From Wikipedia, the free encyclopedia
Sándor Dárday [ŝAndor dArdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dárday Sándor estis hungara juristo, ministeria oficisto, parlamenta deputito. Lia familia nomo estis Wünsch [vunŝ] ĝis 1867, lia alia familia nomvarianto estis Dárdai.
Sándor Dárday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wünsch Sándor |
Naskiĝo | la 18-an de marto 1842 en Baan (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 8-an de februaro 1933 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 41-1-125 |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato verkisto de nefikcio |
Sándor Dárday[1] naskiĝis la 18-an de marto 1842 en Baan (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Popovac en Kroatio), li mortis la 8-an de februaro 1933 en Budapeŝto.
Sándor Dárday frekventis mezlernejojn en Mohács, Pécs, Kalocsa kaj Eszék, poste li studis juron en Universitato de Vieno, fine li doktoriĝis en Graz en 1865. Post siaj studoj li akiris juran postenon en Pest (urbo). Inter 1867-1871 li estis ministeria oficisto, poste li verkis jurajn artikolojn. Inter 1878-1891 li estis parlamentano, poste li havis ŝtatajn postenojn. Inter 1895-1911 li gvidis la revizoran kortumon. Li redaktis longe juran gazeton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.