golfo de la Hinda Oceano, inter Arabio kaj Egiptio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝa Maro troviĝas inter Afriko kaj Araba Duoninsulo, kaj havas bordojn kun Eritreo, Sudano, Egiptio, Sauda Arabio kaj Jemeno. Ĝia longeco estas 2250 kilometroj, kaj ĝi havas maksimuman larĝecon de 355 kilometroj. Ĝia maksimuma profundo estas 2130 metroj.
Ruĝa maro | |
---|---|
maro | |
Mapo de Ruĝa maro kaj ĉirkaŭaĵo. | |
Profundeco | |
Maksimuma | 3 039 m |
Larĝeco | 350 km |
Longeco | 2,000 km |
Areo | 450,000 km² |
Supra tutaĵo | Hinda oceano |
Najbaraj tutaĵoj | Araba maro Mediteraneo |
Kontinento | Azio Afriko |
Landoj | Egiptio Sudano Eritreo Ĝibutio Jemeno Sauda Arabio Jordanio Israelo |
Koordinatoj | 22° 0′ 0″ N, 38° 0′ 0″ O (mapo)2238 |
Ĉe la nordo, la Ruĝa Maro konektas kun Sueza Golfo apud la Sinaja Duoninsulo, kaj kun la Akaba Golfo. Ĉe la sudo, ĝi konektiĝas kun la Adena Golfo, kiu estas parto de Araba maro (tra Bab al-Mandab).
La havenoj estas Ĝido en Sauda Arabio kaj Mukala de Jemeno; ankaŭ Suezo kaj Port Sudan estas gravaj kaj ankaŭ notindas la urbo El Gouna en Egiptio.
En 1869 estis malfermita la Sueza Kanalo, pro kio la Ruĝa Maro fariĝis grava komerca vojo por ŝipirado inter Azio kaj Eŭropo.
La insuloj de Ruĝa maro estas:
Biogeografie, la Ruĝa Maro estas unu el la 43 maraj ekoregionoj de la tutmondaj 200, kiuj inkluzivigas ĉiujn ekoregionojn elektitajn de la Monda Natur-Fonduso (WWF) pro graveco rilate al naturprotekto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.