From Wikipedia, the free encyclopedia
Ruĝgorĝa formiktanagro (Driophlox fuscicauda) estas specio de mezgrandaj paseroformaj birdoj, kiu nestas en Karibaj marbordoj de sud-eosta Meksiko ĝis eosta Panamo. Dum longa tempo ĝi estas metita en genron Habia, sed laŭ molekulfilogenetikaj konsideroj ĝi kune kun aliaj tri specioj estis movigita en 2024 al novkreita genro Driophlox.
Ruĝgorĝa formiktanagro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Iĉo en Belizo
Ino en Kostariko | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Arealo de ruĝgorĝa formiktanagro | ||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ruĝgorĝa formiktanagro, samkiel aliaj formiktanagroj kaj en Habia kaj en Driophlox, estis dum longa tempo konsiderata simple stranga formo de tanagro (t.e. birdo el familio Traŭpedoj), sed efektive ili estas relative normalaj membroj de Kardinaledoj. La kutima nomo "formiktanagroj" estas la sola restaĵo de tiu ĉi miskredo. Oni povas aserti ke tiu ĉi nomo estas iom misgvida, sed ĝi jam radikiĝas kaj estas tradicia en multaj lingvoj.
Ruĝgorĝa formiktanagro estas mezgranda birdo ĉirkaŭ 19 cm longa kaj 40 g peza. Samkiel ĉiuj aliaj kardinaledoj, ĝi havas rimarkindan seksan duformismon: plenkreskaj iĉoj havas solide malhele ruĝan plumaron kun iom pli palaj malsupraj partoj kaj pli brile ruĝaj gorĝo kaj krono, dum inoj estas brunece olivkoloraj, pli grizecaj de malsupre, kun flava gorĝo kaj malhele flava strio sur krono. Adoleskaj birdoj de ambaŭ seksoj estas plene brunaj kaj ne havas aliajn kolorojn sur krono aŭ gorĝo.
Ambaŭ seksoj aspektas simile al tiuj de parenca ruĝkrona formiktanagro, kiu renkonteblas en Pacifikaj oceanbordoj de Centra Ameriko, sed estas rimarkeble pli malbrilaj kaj malhelaj.
Ruĝgorĝaj formiktanagroj vivas en densa subarbaraĵo ĉe arbaraj marĝenoj, sekundaraj arbaroj aŭ forlasitaj plantejoj en altecoj ĝis 600 m super marnivelo. La birdoj furaĝas pare aŭ formas malgrandajn birdarojn. Plejparto de ilia dieto konsistas je insektoj kaj aliaj artropodoj, sed la birdoj volonte aldonas al ĝi semojn aŭ fruktojn, aparte tiujn de Cymbopetalum mayanum (familio Annonaceae), aŭ Trophis racemosa (Moraceae).[2] La birdaroj ofte sekvas vicojn de armeformikoj kaj manĝas ilin, aparte en regionoj kie maloftas formikbirdoj. Vidinte konkuranton aŭ predanton, ĉiuj birdoj en birdaro komencas prezenti agreseman spektaklon per levigo de flugiloj aŭ vosto, esperante tiel fortimigi ĝin.
Reprodukta periodo komenciĝas en aprilo kaj, kaj en junio jam ĉiuj birdoj estas metintaj ovojn. La nesto estas uj-forma, granda, sed iom malordeca, konstruita ĉe disbranĉiĝo de arbo aŭ arbusto je 1–3 m super grundo. Freŝaj folioj de filikoj estas ofte aldonataj al ekstera tavolo de la ujo por pli bone maski la neston inter verdaĵoj. Kutima ovaro estas du aŭ tri ovoj, kiuj estas blankaj kaj senmakulaj.
Nuntempe oni agnoskas 6 subspeciojn:[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.