Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Romiĝermana juro, kontinenta juro (kontraste al anglosaksa juro), civila juro, civitana juro aŭ Romia juro estas jura sistemo origininta en Eŭropo, intelektulita ene de la kadro de la fina Romia juro, kaj kies plej elstara trajto estas ke la kernaj principoj estas kodigitaj en referencebla sistemo kiu servas kiel unuaranga fonto de juro. Tio povas esti kontrastita kun la sistemoj de anglasaksa juro kies intelekta kadro venas el decida juro farita el juĝistoj, kiu donas antecedentan aŭtoritaton al antaŭaj tribunalaj decidoj laŭ la principo ke estas maljusta trakti similajn faktojn diference en diferencaj okazoj (doktrino de jura antecedento, aŭ stare decisis).[2][3]
Historie, civila juro estas la grupo de leĝaj ideoj kaj sistemoj laste derivitaj el la Kodo de Justiniano, sed forte superŝarĝita de la Napoleona, ĝermana, kanona, feŭda, kaj lokaj praktikoj,[4] same kiel de la doktrinaj tendencoj kiaj la natura juro, kodigo, kaj jurpozitivismo.
Laŭ konceptoj, la civila juro proceduras el abstraktaĵoj, formuligas ĝeneralajn principojn, kaj distingas substancajn regulojn el proceduraj reguloj.[5] Ĝi subigas la antecedentan juron al duarangeco kaj al estado de subulo al statuta juro. Kiam oni studas civilan juron, oni devas atenti pri la laŭkoncepta diferenco inter statuto kaj koda artikolo. La markita trajto de la civilaj sistemoj estas ke ili uzas kodojn kun mallonga teksto kiu tendencas eviti fakte specifajn scenejojn.[6] Kodartikoloj temas pri ĝeneralaĵoj kaj tiele staras ĉe statutaj skemoj kiuj estas ofte tre longaj kaj tre detalaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.