juda komunumo loka al la orienta Mediteraneo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Romaniotaj Judoj aŭ simple Romaniotoj (greke Ῥωμανιῶτες, Rhomaniótes; hebree רומניוטים, Romanjotim) estas grekparolanta etna juda komunuma loka de la Orienta Mediteraneo [1]. Ili estas unu el la plej malnovaj judaj komunumoj en ekzisto kaj la plej malnova juda komunumo en Eŭropo. La Romaniotoj estis kaj restas, historie distingitaj de la Sefardoj, kelkaj de kiuj setliĝis en Otomana Grekio post kiam la Granda Forpelo de Judoj el Hispanio kaj tiu de Portugalio post 1492.
etna komunumo | |
---|---|
judoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La ĉefa loĝlando estas Grekio, kie ili loĝis en multaj grandaj urboj: Ateno, Ioanino, Tesaloniko. La Dua Mondmilito estis katastrofo por komunumoj. De la 77 377 Romaniotoj, nur 10 000 postvivis la holokaŭston.
La lingvo de la Romaniotoj estis la hebrea-greka. Ili portis plejparte grekajn familiajn nomojn; eĉ iliaj sinagogoj havis grekajn nomojn. Alia nomo por la Romaniot-komunumo estis "gregos" (laŭlitere "grekoj" en la jud-hispana).
Post la falo de Bizanco (Konkero de Konstantinopolo), la Otomana Regno iĝis la loko de setlejo de la Romaniotoj. En 1547, traduko de la Pentateŭko de la hebrea en la hebrea-grekan (en hebreaj literoj) kaj la latina estis publikigita en Istanbulo.
Ĝis la komenco de la 16-a jarcento, la Romaniotoj restis la ĉefa juda komunumo en la tradiciaj loĝlokoj. Tamen, kun kreskanta juda enmigrado de Eŭropo, precipe de Hispanio kaj Portugalio, la proporcio de Romaniotoj komencis malkreski akre, kaj la nombro da iliaj sinagogoj malpliiĝis.
La romaniota lingvo aŭ dialektoj daŭris ĝis Dua Mondmilito en kelkaj komunumoj en Grekio; post la milito, tiuj komunumoj (aŭ siaj restaĵoj) ŝanĝis al la moderna greka.
Nuntempe, entute, pli ol 50 homoj parolas la romaniotan lingvon, kelkdekoj el kiuj loĝas en Israelo [2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.