From Wikipedia, the free encyclopedia
Román Rezek, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Rezek Román Sándor estis hungara katolika pastro, bemediktana monaĥo, gimnazia instruisto, tradukisto.
Román Rezek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1916 en Gödöllő |
Morto | 8-an de majo 1986 (69-jaraĝa) en San-Paŭlo |
Ŝtataneco | Brazilo (1965–1986) Francio (1945–1965) Hungario (1916–1945) |
Okupo | |
Okupo | poeto teologa verkisto Literatura tradukisto filozofo |
Román Rezek[1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1916 en Gödöllő, li mortis la 8-an de majo 1986 en San-Paŭlo (urbo).
Román Rezek maturiĝis en premonstrata gimnazio en sia naskiĝurbo en 1934, poste li aliĝis al la benediktana ordeno. Li studis teologion en Győrszentmárton, poste li monaĥiĝis, iom poste en 1940 li pastriĝis. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány kaj samloke li doktoriĝis en 1941. Pli frue en 1940 li estis pastro de Celldömölk, poste li instruis en gimnazio en Kőszeg. En 1944 li estis pastro-soldato en la armeo kaj li iĝis militkaptito en Francio. Post la liberiĝo li estis pastro de la hungara misio, sed li okupiĝis ankaŭ pri literaturo. Iom poste li fokusiĝis pri verkoj de Pierre Teilhard de Chardin. En 1965 li estis sendita al Brazilo, kie li estis pastro, ankaŭ gimnazia instruisto (1966-1977), li havis postenon en seminario, fine li havis tempon por traduki. Lia ĉefverko estas ĉiuj verkoj de Teilhard de Chardin (28 volumoj) kaj ties aprezoj en 40 volumoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.