Rožnovská Bečva estas rivero en Ĉeĥio, alfluanto de rivero Bečva. Ĝi fontas en nordaj deklivoj de monto Vysoká en moravia-slovaka limregiono en Vsetínské vrchy. Ĝia longeco estas 37,6 km. Pli signifaj alfluantoj estas de dekstre Kněhyně kaj de maldekstre Soláň. De sudo super la valo de la rivero elstaras montarregiono Vsetínské vrchy, de nordo poste Moraviasileziaj Beskidoj kun signifaj montoj Radhošť kaj Kněhyně kaj montoselo Pindula, tra kie kondukas landvojo el urbo Rožnov pod Radhoštěm ĝis Frenštát pod Radhoštěm. Rožnovská Bečva trafluas tra turisme allogaj municipoj Horní Bečva, Prostřední Bečva kaj Dolní Bečva, tra urbo Rožnov pod Radhoštěm kaj tra urbo Zubří kun gumindustrio.

Fotografioj

Eksteraj ligiloj

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Rožnovská Bečva en Vikimedia Komunejo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.