From Wikipedia, the free encyclopedia
La Rurikidoj estis la unua monarka dinastio en Rusio, devenanta de Ruriko (ruse Рюрикъ), princo de Novgorodo, kies idoj regis en Rusio pli ol sep jarcentojn, ekde 862 ĝis 1598.
La naskiĝdato de Ruriko estas nekonata, li mortis en 879.
Ekzistas du ĉefaj versioj de lia origino. Laŭ plej ofte menciata versio li estis skandinava varengo Hrørikr, kiun invitis, kvazaŭ dungis, kelkaj nord-okcidentaj rusaj gentoj por regi en Novgorodo, laŭ tiamaj kutimoj.
Laŭ la alia supozo, li estis okcidenta slavo kaj lia nomo Rurik estas derivaĵo el Rarog ("falko" en kelkaj slavaj lingvoj).
Interetnaj konfliktoj okazintaj tiam bezonis finon kaj konstantan pacon. Plej bona kaj efika rimedo en 862 estis invito de tri fratoj varengoj: Ruriko, Truvoro kaj Sineuso, kiuj famiĝis kiel elstaraj militistoj kaj regintoj. Kune kun ili venis en tiun landon multenombra sekvantaro, inkluzive iliajn familiojn.
La 17-jara regado de Ruriko en Novgorodo grave vastigis ĝian teritorion kaj alportis plibonigon de vivkondiĉoj de la tiea loĝantaro.
En 864 ambaŭ liaj fratoj mortis kaj de tiam li regis sole.
Oni sciigas, ke Ruriko havis kelkajn edzinojn kaj idojn. En la historio restis la nomo de lia edzino Efanda, kiu naskis lian filon kaj heredinton Igoro. Postaj kronikoj mencias lin kiel Igor Maljuna.
Princo Ruriko mortis en 879. Ĉar lia filo Igoro estis ankoraŭ juna, do poste komencis regi Oleg, lia bofrato, frato de Efanda.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.