From Wikipedia, the free encyclopedia
Rivilla de Barajas [riBIlja debaRAĥas] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco.
Rivilla de Barajas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 62 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 54′ N, 4° 59′ U (mapo)40.901944444444-4.9880555555556 [+] | ||
Alto | 903 m [+] | ||
Areo | 24,38 km² (2 438 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rivilla de Barajas [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko (sed en 2014 ankoraŭ estis 2 geloĝantoj en Palacio de Castronuevo), okupas totalan areon de 24,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 67 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 50 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Muñosancho, Fontiveros, Salvadiós, Crespos, Narros del Castillo kaj Vita.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. El historia pasinteco restas la kastelo de Castronuevo aŭ de Rivilla de Barajas de fino de la 15-a jarcento.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.