rivero en centra Afriko From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Sangha estas ekstra alfluanto de la rivero Kongo en centra Afriko. Ĝi ekestas per kunfluo de la du fondoriveroj Kadéï kaj Mambéré apud la loĝloko Nola en la Centrafrika Respubliko. Kun sia meznombra akvotrafluo de 2 471 m³/s kaj akvokolekta areo de 213 400 kvadrataj kilometroj ĝi estas grava alfluanto de la Kongo.
Sangha | |
---|---|
rivero • fluanta akvejo | |
Bazaj informoj | |
Situo | Centrafrika Respubliko, poste limo inter Kameruno kaj la Demokratia Respubliko Kongo, sekve inter Kameruno kaj la Respubliko Kongo |
Longeco | 785 km (kun la fontorivero Kadéï ĉ. 1 300 km) |
Akvokolekta areo | 213 400 km² |
Averaĝa trafluo | 2 471 m³/s |
Fluo | |
Fonto | kunfluo de la riveroj Kadéï kaj Mambéré apud la loĝloko Nola |
Enfluejo | Kongo (rivero) |
Geografio | |
Kongo-baseno | |
De la loĝloko Nola la rivero fluas suden. Proksime de la loĝloko Salo ĝi iĝas la limrivero inter Kameruno kaj la Centrafrika Respubliko, poste inter Kameruno kaj la Respubliko Kongo. En sia fina parto ĝi tre disbranĉiĝas kaj akvovoje "interplektiĝas" kun la najbaraj riveroj. La enfluejo en la riveron Kongo estas apud la loĝloko Mossaka en la Respubliko Kongo kaj tuŝas la limon al la Demokratia Respubliko Kongo, kiun konsistigas la rivero Kongo - tial formale ĝi ankaŭ konsideratas limrivero de la Demokratia Respubliko Kongo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.