Rivero Salado (norda Argentino)
rivero en Argentino, alflua al la Parano From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Salado (Sala, aŭ Salado del Norte -norda Sala- aŭ Juramento -ĵuro- aŭ Pasaje -pasejo-) estas grava rivero de la centra norda Argentino, apartenanta al la rivera komplekso de la Plata Baseno. Ĝi havas longon de 2210 km (kun siaj fontoj, 2355 km), kaj akvokolektas el ampleksa baseno de 124 199 km².

La 29-a de aprilo de 2003, Santa Fe, ĉefurbo de la tria provinco argentina laŭ loĝantaro, kaj dua plej riĉa, suferis inundon kiel konsekvenco de la elbordiĝo de la akvo de la rivero Salado. Tio okazis grandparte pro la rapido de la alveno de akvo de pluvo pro la forhakado de arbaroj de la ĉaka regiono por ampleksigi la industrian kultivon de sojo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Proyecto de conservación: "Dorados, Los Tigres del Río" de Gastón Aguilera, Fabiana Cancino, Juan Gustavo Namen, Santiago A. Catalano, Horacio B. Bugeau, Ricardo de Cristobal (CONICET, FML, FAU, UNT kaj aliaj). Arkivigite je 2013-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Monografio
- Planificación del Instituto Nacional de Tecnología Agropecuaria Arkivigite je 2005-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Politica rigardo al la katastrofo de la rivero Salado Arkivigite je 2005-08-17 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.