rivero en Ĉinio, Birmo, Laoso, Tajlando, Kamboĝo, kaj Vjetnamio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Mekongo (tibete རྫ་ཆུ་, Dza-chu; ĉine Lan-ts'ang Chiang; taje แม่น้ำโขง aŭ แม่โขง, Mae Nam Khong aŭ Maekong; vjetname Mê Kông) estas rivero en Sudorienta Azio kaj unu el la plej longaj riveroj en Azio.
Mekongo | |
---|---|
translandlima rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 4 500 km |
Akvokolekta areo | 795 000 km² |
Averaĝa trafluo | 15 000 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Tibeta Altebenaĵo |
- Alteco super marnivelo | 3 000 m |
- Koordinatoj | 33° 45′ 41″ N, 94° 40′ 34″ O (mapo)33.76138888888994.676111111111 |
Enfluejo | Sud-Ĉina Maro |
- Koordinatoj | 9° 44′ 0″ N, 106° 36′ 0″ O (mapo)9.7333333333333106.6 |
Geografio | |
Landoj | Tibeto Ĉinio Birmo (Birmao) Laoso Tajlando Kamboĝo Vjetnamio |
Ĝi fontas sur la Tibeta Altebenaĵo en alto de ĉirkaŭ 3 000 m kaj longfluas 4 500 km sudoriente tra ĉina provinco Junano al Sudĉina Maro. La akvokolekta areo okupas ĉirkaŭ 800 000 km².
Ĝi formas la limon inter Mianmaro (Birmao) kaj Laoso kaj dum ebena fluo grandan parton de la limo inter Laoso kaj Tajlando. Post la trafluo de Kamboĝo kaj sude de Vjetnamio, elfluas ĝi en tre disetendiĝanta riverdelto en la Sudĉina Maro.
Ĉar la supra fluo havas tre fortan deklivecon kaj montras plurajn kataraktojn (kaskadegojn), ĝi ŝipvetureblas nur sude de la laosa urbo Luang Prabang kaj ĝi estas trafika ĉefvojo de la regiono.
La akvolivero de Mekongo forte malaltiĝas en kelkaj sezonoj. Dum tempo de la musono (en la someraj monatoj), la akvonivelo altas 15 metrojn pli ol tiu de vintro.
Ĉe la malsupra fluo de Mekongo, oni kultivas grandaree agrojn; precipe rizon, sed ankaŭ maizon, sukerbeton, tabakon kaj fruktojn.
En la akvokolekta areo de la rivero ekzistas geografia kuriozaĵo: la alfluanto Tonlesapo venas el la samnoma lago en Kamboĝo (defluanto samtempe), sed laŭsezone la rivero retrofluas kaj la Mekongo nutras la lagon.
Biogeografie Mekongo troviĝas en la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono, kaj estas unu el la 53 dolĉakvaj ekoregionoj de la tutmondaj 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo por ilia graveco pri la naturprotekto. Plie la akvokolekta areo de Mekongo ampleksas 16 tersupraĵajn tutmondaj 200-ekoregionojn, pli ol ie alie en kontinenta Azio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.