From Wikipedia, the free encyclopedia
Riotuerto [rjoTŬERto] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Trasmiera. La loknomo Riotuerto estas komprenebla etimologie kiel Plurkurbeca Rivero.
Riotuerto | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39720 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 666 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 55 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 21′ N, 3° 42′ U (mapo)43.353333333333-3.7047222222222 [+] | ||
Alto | 70 m [+] | ||
Areo | 30,48 km² (3 048 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Riotuerto (Cantabria) [+] | |||
La municipa teritorio enhavas la loĝlokojn La Cavada (municipa sidejo), Angustina, Barrio de Arriba, Monte kaj Rucandio, kaj estas trapasata de la riveroj Covadal, Revilla, Canónigo kaj Miera. Ĝi estas je 24 km de Santandero.
Por areo de 30,48 km² estas 1 645 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj 1 645 loĝantoj estas distribuitaj en jenaj loĝlokoj: Angustina, Barrio de Arriba, La Cavada (ĉefurbo), Monte kaj Rucandio.
Riotuerto suferis malpliiĝon en la 20-a jarcento, pro elmigrado el ruraj areoj. Fakte ĝi perdis 500 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2007 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2068 | 2173 | 2318 | 2522 | 2225 | 2140 | 2334 | 1829 | 1628 | 1695 | 1509 | 1578 |
Fonto: INE
La laboristaro dediĉas sin je 22,5 % al la unuaranga sektoro (brutobredado de bovinoj speciale por produktado de lakto), alia 46,1 % al hegemonia triaranga sektoro de servoj, 17,5 % al la industrio kaj 14 % al la konstruado (informo de 2001).
Estas restaĵoj de Bronzepoko en grotoj kaj de romia minado. La plej frua mencio de tiu municipo estas de 1085, en Cartulario de Santa María del Puerto de Santoña. En la Mezepoko ĝi apartenis al la abatejo de Santandero, dum Rucandio estis historie apartenanta al la senjorlando de Escalante. En la registro Becerro de las Behetrías, de 1351, la municipo aperis sub la jurisdikcio de Pedro González de Agüero kaj domindo de la Familio Velasco.
La historio de Riotuerto estas tre ligata al la instalado de la Reĝa Fabriko de Artilerio de La Cavada, kreita en 1634 de Jean Curtius. Ĝi havis kvin fornojn, kaj liveris armilaron por la fortikaĵojn de Hispanio, ties kolonioj kaj la Reĝa Ŝiparmeo. Ties situo rilatis al la granda kvanto de arbaroj de la supra valo de la rivero Miera kaj al la akvabunda kaj konstanta rivero Miera, kiu ebligis transportadon de la ligno facile ĝis La Cavada. Menciindas, ke la loĝloko ne ekzistis tiam, ĉar ĝi kreiĝis kaj disvolviĝis poste rezulte de la fabriko de artilerio.
Al la fabriko venis multaj belgaj fakuloj kaj laboristoj, kiuj poste hispanigis siajn familinomojn kaj restis lokane.
De ĝia heredo elstaras tri Havaĵoj de Kultura Intereso, nome:
Krome, estas aliaj interesaj lokoj nome jenaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.