Municipo en Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
Rio Maior estas portugala urbo de la provinco Ribatejo (la nomo Ribatejo signifas proksimume Ĉetaĵejo), subregiono Lezíria do Tejo kaj de la Distrikto Santarém kun ĉirkaŭ 21 000 loĝantoj.
Rio Maior | |||
---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2040 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 21 192 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 78 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 20′ N, 8° 56′ U (mapo)39.333333333333-8.9333333333333 [+] | ||
Areo | 272,76 km² (27 276 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rio Maior [+] | |||
La urbo Rio Maior estas sidejo de la municipo Rio Maior, kun 272,76 km² de areo kaj 21 005 loĝantoj (2021), subdividita en dek freguesias. La municipa teritorio limas norde kun Porto de Mós, nordoriente kaj sude kun Santarém, sude kun Azambuja, okcidente kun Cadaval kaj Caldas da Rainha kaj nordokcidente kun Alcobaça.
La loknomo Rio Maior (plejgranda rivero) rilatas al la samnoma rivero Rio Maior, kiu ekfluas en la municipa teritorio de Rio Maior kaj alfluas al Taĵo ĉe Azambuja. Je 3 km de la urbo Rio Maior estas la Naturaj Salproduktejoj de Rio Maior.
Kvankam estas restaĵoj eĉ el prahistorio kaj de la Romia Imperio, la plej antikva dokumento, datita de 1177, rilatas al la Salproduktejoj de Rio Maior.
En 1619 oni fondis Reĝan Gastejon, kiu en 1763 oni donis al franciskanoj. En 1761 oni kreis ĉiujaran foiron (nuna Foiro de Cepo). En 1789 oni konstruis ŝoseon Lisbono–Rio Maior–Alcobaça–Koimbro). En 1836 oni kreis la municipon Concelho de Rio Maior. En 1880 oni malfermis Teatron. En 1876 oni fondis bazlernejon kaj en 1886 mezlernejon. En 1893 oni fondis «O Riomaiorense», unua ĵurnalo de Rio Maior. En 1916 startis karbominado. En 1928 oni instalis elektron en Rio Maior. En 1945 oni inaŭguris fervojon Rio Maior-Vale de Santarém (ĉefe rilate al karbotransportado).
En 1983 oni malkovris restaĵojn de romia vilao nome Villa Romana de Rio Maior. En 1984 oni kreis la freguesias São Sebastião, São João da Ribeira kaj Malaqueijo. En 1985 Rio Maior estis klasita kiel Cidade (urbo anstataŭ urbeto). En 1992 oni inaŭguris la novan konstruaĵon de la urbodomo.
Rio Maior havas jenajn freguesías:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.