From Wikipedia, the free encyclopedia
Richard Felton OUTCAULT (/ˈaʊtkɔːlt/; 14a de Januaro, 1863 – 25a de Septembro, 1928) estis usona aŭtoro de Bildliteraturo. Li estis la kreanto de la serioj The Yellow Kid kaj Buster Brown, kaj estas konsiderita ŝlosila pioniro de la moderna komikso.
Richard F. Outcault | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1863 en Lankastro |
Morto | 25-an de septembro 1928 (65-jaraĝa) en Flushing |
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Art Academy of Cincinnati (en) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | bildliteraturisto scenaristo pentristo fotisto |
Verkoj | The Yellow Kid |
En la ekkariero li laboris kun Edison en West Orange (Nov-Ĵerzejo), por fari mekanikajn desegnojn kaj ilustraĵojn kaj li kontrolis la instaladon de la montraĵoj de Edison en la Universala Ekspozicio de Parizo de 1889. Tie li studis arton en la Latina Kvartalo kaj aldonis la lastan u al sia familinomo.[1]
En 1890 Outcault revenis al Usono, edziĝis, kaj translokiĝis al Flushing en Novjorko. Li laboris farante teknikajn desegnojn por Street Railway Journal kaj Electrical World,[1] gazeto de unu el la amikoj de Edison.[2] Samtempe li kontribuis al humoraj gazetoj Truth, Puck, Judge kaj Life.[1]
La unuaj bildoj de Outcault por New York World aperis la 16an de Septembro, 1894, nome ses-panela, tut-paĝa bildostrio titolita "Uncle Eben's Ignorance of the City". Kvankam li ne estis la unua kiu faris tion eĉ en la World, Outcault estis ja inter la unuaj.
Bildoj de Outcault de la 2a de Junio, 1894, montris grand-orelan, senharan stratoknabon en kitelo. Tiu knabo aperis kolore la unuan fojon la 5an de Majo en strio titolita "At the Circus in Hogan's Alley". De tiam ĝi estis kolora kaj nomiĝis Mickey Dugan. La 5an de Januaro la kitelo de Mickey aperis brilflava. Li iĝis tuj la stelulo de la strio kaj iĝis konata kiel The Yellow Kid (flavulo), kaj la teksto de la dialogo aperis sur lia flava kitelo. La stripo tuj akiris popularecon kaj komercan sukceson (por la gazeto sed ne por la aŭtoro mem). Tio kondukis al alia gazetoj same publikigi similajn striojn, kaj tiele the Yellow Kid estas konsiderata pioniran mejloŝtonon en la disvolvigo de la bildliteraturo kiel amaskomunikilo.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.