Retamoso de la Jara
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Retamoso de la Jara (Genistejo de la Cistaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi ŝanĝis sian iaman oficialan nomon de Retamoso al tiu aktuala en 2004 (Dekreto 18/2004 de 18a de februaro).
Retamoso de la Jara | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Jara | ||
Poŝtkodo | 45652 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Faustino García Díaz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 117 (2011) | ||
Loĝdenso | 2,43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 45′ N, 4° 45′ U (mapo)39.741944444444-4.7538888888889 [+] | ||
Alto | 608 m [+] | ||
Areo | 48,24 km² (4 824 ha) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Retamoso de la Jara [+] | |||
La loko estis fondita en antikvaj tempoj laŭ la nomo de "Valle de los Trigos" (Tritikvalo), kaj poste translokiĝis al loko kiun nune okupas, laŭ la nomo de "Retamoso"; loko kie abundas genisto, dum la finaĵo "-oso" oftas en la komarko.
La loĝanto nomiĝas Retamosano. La censita populacio en 2011 estis de 117 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,43 loĝ/km².
Retamoso de la Jara estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 608 m; je 85 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 48.24 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°44′31″ N 4°45′14″ Ok.
Agrikulturo (olivoleo) kaj brutobredado tradicie.
Estis dekomence setlejo de keltiberoj, kaj poste de hispan-romianoj kaj de islamanoj. Meze de la 16a jarcento ĝi estis reloĝata de kamparanoj de Torrecilla de la Jara, kiuj kreis du setlejojn en la bordoj de la rojoj Retamoso kaj Piloncillo. Tiuj du setlejoj estis konataj kiel Retamoso de Arriba (supra) kaj Retamoso de Abajo (malsupra). Kvankam ambaŭ setlejoj unuiĝis kun tiu de La Fresneda de la Jara, ankoraŭ videblas la divido inter ambaŭ.
Retamoso estis submunicipo de Torrecilla de la Jara ĝis kiam ĝi sendependiĝis en 1926.
Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 664 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu sesoniĝis al iom pli da 100.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.