From Wikipedia, the free encyclopedia
Remparo de Ĉorso (la nomo en hungara ortografio Csörsz) estis videbla defenda linio ĝis la 19-a jarcento ĉe norda rando de Hungara Ebenaĵo ekde Tiso ĝis preskaŭ Budapeŝto. Pri tio nomiĝis vilaĝo Ároktő kaj urbo Jászárokszállás (hungare árok). Hungaroj mencias tion ankaŭ diabloremparo.
Ŝajnas sarmatoj konstruis tion inter 324-337 dum romia cezaro Constantinus, la Granda. Unue oni fosis sulkegon, la elfosaĵon metis antaŭ la remparo, ofte oni fortigis tion per palisoj. En vilaĝo Tiszadob apude estis sarmata vilaĝo kaj remparo.
La esploroj pruvis, ke estis 2 remparoj: la norda ĉe Füzesabony, Csány, Kál, la suda Gödöllő, Jászfényszaru, Tarnaszentmiklós, Tiso. La loko de la linio estas tiel trafa, ke nun en la proksimo etendiĝas la fervojo kaj ŝoseo inter Budapeŝto kaj Miskolc. Tiutempe romianoj vivis en Transdanubio, latine Panonio. Nomadaj triboj ofte atakis Panonion. Ŝajnas, pro romiana deziro konstruiĝis la defendaĵo.
En Hungario ĉe la orienta ŝtatlimo iam etendiĝis ankaŭ alia remparo, la hungaroj nomas ĝin ankaŭ remparo de Ĉorso. Tio defendis Dacion inter supra Tiso ĝis malsupra Danubo. Ĝi estas videbla ankaŭ nun ĉe urbo Körösladány.
La romianoj mem konstruis similajn (tamen pli perfektajn) remparojn, ekzemple en Albiono (nuntempa Anglio). La ĉina Granda Muro estas la plej perfekta kaj konata.
Reĝo Rad dum militado petis helpon de reĝo Ĉorso. Tiu estis helpema, sed li petis ankaŭ reĝidinon de Rad, kiu promesis la reĝidinon, kaze de Ĉorso venas ŝipe. Tial komenciĝis la elfosaĵoj, sed Ĉorson fulmo trafis.
Ĉiuj menciitaj fakte ne estis rolantoj de historio. En la 19-a jarcento oni komencis konstrui fervojojn kaj vojojn, la remparo neniiĝis, nur restis esceptaj lokoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.