Kujo aŭ en hispana Cuyo kun sama prononco (el huarpea aŭ mapuĉa lingvo, Cuyùm puùlli, «saboŝtona tero» aŭ «lando de dezertoj»)[1] estas historia kaj geografia regiono situanta en la centrokcidento de Argentino, tradicie kunformata de la provincoj Mendoza, San Juan kaj San Luis, kies limoj koincidas praktike kun la geografia regiono kaj kiu kunhavas kulturan identecon kaj historian tradicion komunajn.
Kujo | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
regiono [+] | ||||
Lando | Argentino | |||
- koordinatoj | 32° 54′ 26″ S, 68° 3′ 37″ U (mapo)-32.90726-68.0603 | |||
|
||||
Kujo | ||||
Hegemonias montaran reliefon de malabunda vegetaĵaro, kun karakteroj klimataj dezertaj. Kiel ekonomia agado hegemonias la agrikulturo, destacando la vinkultivado, kaj tiu zono estas la ĉefa produktanto de vino el Sudameriko, laŭ kvanto da produktado kaj laŭ kvanto de kultivita areo.[2] Estas ankaŭ ĵusa propono de turismaj servoj, rilate al la natura beleco de la regiono, kaj gravaj (laŭ kvanto kaj laŭ kvalito) altlernejoj.
Historio
Geografio
Limoj
Ties tradiciaj limoj estas la jenaj: norde la regiono Nordokcidento NOA; oriente, la Pampecaj Montaroj kaj la Pampa; sude, la Argentina Patagonio, kaj okcidente la Andoj. Ĝi enhavas la provincojn Mendoza, San Juan kaj San Luis.
Laŭ reliefo la teritorio, konita akademie kiel "Cuyanía" (Kujanio) ne inkludas la tuton de la provinco San Luis, sed nur la duonon okcidentan el ties teritorio, sed inkludas la trionon sudan de la provinco La Rioja. Baze sur tiu kriterio difiniĝis la Regiono Nova Kujo en 1988.
Reliefo
Hidrografio
Plej parto el la riveroj pleniĝas dum epoko de malfrostiĝo, do ili portas plej akvon printempe kaj somere. Oni profitas la akvon pere de akvorezervejoj. La rivero kiu portas plej da akvo estas nomita Río Grande (Granda Rivero). Alia grava estas la Rivero Desaguadero.
Loĝantaro
Ĉefaj urboj estas Mendoza kun 1.000.000 da loĝantoj ĉe 2009, kaj oficiale 848.660 loĝantoj laŭ la censo de 2001. San Juan kun sia kunurbaro ĉe Granda San Juan estas la deka setlejo en la lando kun proksimume 450.000 loĝantoj ĉirkaŭkalkulite por 2009, kaj oficiale kun 421.640 loĝantoj en la censo de 2001. La urbo San Luis kaj ties kunurbaro, nome Granda San Luis, estas la tria urbo de la regiono, kun 162.011 loĝantoj laŭ la censo de 2001, kaj aktuala ĉirkaŭkalkulo de 2009 proksima al la 200.000 loĝantoj. La loĝantaro koncentriĝas en la provincaj ĉefurboj.
Ekonomio
Kiel ekonomia agado hegemonias la agrikulturo, destacando la vinkultivado, kaj tiu zono estas la ĉefa produktanto de vino el Sudameriko, laŭ kvanto da produktado kaj laŭ kvanto de kultivita areo.[4] La provinco estas kvina produktanto de la mondo kun 16 milionoj de hektolitroj jare.[5][6] La provinco Mendoza estas aktuale la oka sidejo por vinkultivado plej grava en la mondo.[7] En la provincoj Mendoza kaj San Juan koncentriĝas la 80 % el vitejoj de la lando kaj la 90 % el vinfarejoj. Oni kultivas kaj produktas ankaŭ olivoleon, tomatojn kaj terpomojn.
Servoj
Turismo
Estas ankaŭ ĵusa propono de turismaj servoj, rilate al la natura beleco de la regiono, kaj gravaj (laŭ kvanto kaj laŭ kvalito) altlernejoj.
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.