eksa komunumo en la provinco Vestfold de Norvegio From Wikipedia, the free encyclopedia
Re estas eksa komunumo en la provinco Vestfold de Norvegio - inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. La komunuma ĉefloko estas samnoma loĝloko Revetal. Laŭ la stato de 2019 en la komunumo vivis 9 730 loĝantoj sur areo de 224,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 43 loĝantoj/km². La komunuma teritorio limas norde al Hof kaj Holmestrand, okcidente al Horten, sude al Tønsberg kaj Stokke, oriente al Andebu kaj Lardal. Kun siaj grandaj kampoj laŭlonge de la historia "episkopa vojo", kiu kondukiĝas tra la teritorio, la komunumo estas inter la plej fekundaj agrikulturaj regionoj de Norvegio. Ekde la komenco de 2020 Re apartenas al Tønsberg.
Re | |||
---|---|---|---|
| |||
eksa komunumo de Norvegio (2020–) komunumo de Norvegio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Norvegio | ||
Provinco | Vestfold | ||
Provinco 2020-2023 | Vestfold og Telemark | ||
Komunumo | Tønsberg | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 730 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 59° 25′ N, 10° 17′ O (mapo)59.41888888888910.286111111111 [+] | ||
Areo | 224,66666895707 km² ( 224 66. 666 895 707 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Re, Norway [+] | |||
La komunumo Re kreiĝis komence de la jaro 2002, per kunligo de la antaŭaj komunumoj Våle kaj Ramnes. La nova nomo Re memorigas pri la "batalo ĉe Re" en 1177, pri kiu raportis la poeto kaj kronikisto Snorri Sturluson en la sagao Heimskringla.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.