From Wikipedia, the free encyclopedia
La Reĝlando Bono (abrone: Bonoman) estis regno de la Akanaj popoloj. Ĝi ekestis 1295 (laŭ aliaj fontoj ĉirkaŭ 1400) en la regiono Brong-Ahafo, en la hodiaŭa Ganao.
Trans Bono okazis la fruaj komercaj kontaktoj de la grandaj regnoj en suda Sahelo al la akanoj kaj la marbordaj popoloj en tiu parto de Okcidenta Afriko. Ĝi estis ligita al la transsahara komerco. La ĉefurbo de la reĝlando estis Bono-Manso. En 1723 la urbo estis konkerita de la aŝanta reĝo Opoku Ware la 1-a. Ĝi fariĝis parto de la Aŝanto-Reĝlando. Tiam multaj loĝantoj fuĝis al la najbara regiono Tekimano. En 1740 tiu regiono fariĝis ankaŭ parto de la Aŝanta reĝlando.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.