From Wikipedia, the free encyclopedia
La sudafrika rando estas la nacia valuto de Sud-Afriko. Unu rando estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ZAR.
Sudafrika rando | |
---|---|
valuto | |
Ŝtato: | Sud-Afriko kaj ankaŭ en Lesoto, Namibio, Svazilando kaj Zimbabvo |
Subdivido: | 100 cendoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | ZAR |
Mallongigo: | R |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 15,20 ZAR 1 eŭro = 17,12 ZAR (la 17-a de junio 2016) |
La nomo "rando" devenas de Witwatersrand, montaro sur kiu Johanesburgo estas konstruita kaj kie la plejmulto el la oraj rezervoj estis trovitaj. La monunuo estis unue enkondukita en 1961, samtempe al la starigo de la Sud-Afriko.
Ĝi estas la monunuo de la Komun-Mona Areo inter Sud-Afriko , Namibio (kie paralele oficialas la namibia dolaro), Svazilando (kie paralele oficialas la svazilanda lilangenio) kaj Lesoto (kie paralele oficialas la lesota lotio).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.