ŝtata korporacio pri publika televida kaj radia servo en Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
RAI − Radiotelevisione Italiana, aŭ pli simple Rai aŭ RAI estas akronimo de Radio Audizioni Italiane, kiu estis malnova nomo de la firmao (ŝanĝiĝinta jam en 1954, sed oni decidis lasi la malnovan akronimon). Ĝi estas la societo koncesie ricevinta la prizorgon de la publika televida servo en Italio. Temas pri la plej granda televida grupo en Italio kaj la kvina en Eŭropo [1]
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn RAI (apartigilo) kaj Raï. |
RAI funkciigas multajn Diĝitajn kaj Satelitajn televidstaciojn kaj radiostaciojn, dissendante per cifereca surtera dissendo (15 televidkanalojn kaj 7 radiajn kanalojn tutlandajn) kaj plurajn satelitajn platformojn. Ĝi konkuras kun Mediaset, Sky Italia, kaj multaj aliaj naciaj aŭ lokaj televidoj kaj radioretoj.
RAI-elsendoj estas ankaŭ ricevitaj en najbaraj landoj, inkluzive de Albanio, Kroatio, Malto, Monako, Montenegro, San-Marino, Slovenio, Vatikanurbo kaj suda Svislando, kaj aliloke per kablo kaj satelito.
La duono de la RAI-enspezoj venas de la licencimpostojn, la resto de la vendo de la reklamad-spacoj.
En 1950, RAI iĝis unu el la 23 fondintaj dissendad-organizoj de la Eŭropa Dissenda Unio, la nuna Eŭropa Unio de Radio kaj Televido.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.