itala esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Raffaele Bagnulo [banjulo] (naskiĝinta en 1880 en Napolo [Napoli]; mortinta la 28-an de decembro 1975 en Bolonjo [Bologna]) estis itala esperantisto, ĉefadvokato de la financa ŝtata juristaro en Bolonjo. Li estis pioniro dum la fruaj tagoj de Esperanto en Napolo, unu el la pioniroj de la Esperanto-movado en Italio (li lernis Esperanton en 1902).
Raffaele Bagnulo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1879 en Napolo |
Morto | 28-an de decembro 1975 (96-jaraĝa) en Bolonjo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Italio (1946–1975) Reĝlando Italio (1880–1946) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Bagnulo estis kunfondinto de la unua itala landa Esperanto-organizaĵo kaj de la unuaj italaj Esperanto-periodaĵoj. Partopreninte la 1-an Universalan Kongreson en 1905, li poste estis en vigla korespondado kun d-ro Zamenhof. Atinginte altan rangon en sia profesia kariero de juristo, Bagnulo ludis elstaran rolon en la Esperanto-informado de gravaj figuroj en la itala publika vivo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.