From Wikipedia, the free encyclopedia
Rafael GIL Álvarez (Madrido, 22-a de majo 1913 - Madrido, 10a de julio 1986) estis hispana kin-reĝisoro, scenaristo kaj produktoro.
Rafael Gil | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1913 en Madrido |
Morto | 10-an de septembro 1986 (73-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo ĵurnalisto |
Li ekkarieris en 1931 kiel kinkritikisto, en la ĵurnalo ABC kaj aliaj specializitaj gazetoj kiel Popular Film kaj Films Selectos. Dum la Hispana Enlanda Milito li faris kelkajn dokumentajn filmojn por la respublika flanko. Dum la milito, lia kolego Antonio del Amo savis la vivon de Rafael Gil, kiam li estis mortpafota fare de maldekstruloj. Post la venko de Franco, Del Amo estis arestita kaj mortokondamnita, kaj tiuokaze estis Rafael Gil kiu intervenis kaj savis lian vivon.
Post la milito li eklaboris por la valencia produktora kompanio CIFESA, kaj reĝisoris sian unuan filmon en 1941: nome El hombre que se quiso matar, adaptaĵo de verko de Wenceslao Fernández Flórez, protagonistigita de Antonio Casal. Lia unua granda sukceso estis Eloísa está debajo de un almendro, bazita sur la samnoma teatraĵo de Enrique Jardiel Poncela, produktorita ankaŭ de CIFESA.
Li karieris dum pli ol kvardek jaroj kiel reĝisoro, faris 68 filmojn, kaj funkciis ankaŭ kiel scenaristo kaj produktoro. El la 1940-aj ĝis la 1960-aj jaroj li faris kelkajn sukcesajn melodramojn kaj adaptis grandan kvanton de literaturaj veekoj de klasikaj hispanaj verkistoj kiel Galdós, Lope de Vega, Wenceslao Fernández Flórez, Enrique Jardiel Poncela, Blasco Ibáñez kaj aliaj, li kultivis ankaŭ la historian kaj religian kinojn. En la lastaj jaroj de sia kariero, dum la 1980-aj jaroj, li faris kelkajn adaptaĵojn de la frankisma verkisto Fernando Vizcaíno Casas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.