Radianto (astronomio)
la punkto de kiu la meteoroj ŝajnas origini From Wikipedia, the free encyclopedia
La radianto aŭ ŝajna radianto de meteorfluo estas la punkto en la ĉielo de kiu (al planeda observanto) ŝajnas veni meteoroj. La Perseidoj, ekzemple, estas meteoroj kiuj ŝajnas veni de punkto ene de la konstelacio Perseo. Observanto povas vidi tiajn meteorojn ie ajn sur la nokta ĉielo, sed la direkto de ilia moviĝo, kiam spurita reen, montros direkte al la radianto. Meteoro kiu ne montras malantaŭen al iu konata radianto por antaŭfiksita fluo estas konata kiel sporada kaj ne estas konsiderita kiel parto de la fluo.

Priskribo
Dum fluo de meteoroj, ŝajnas kvazaŭ ĉiuj meteoroidoj venas de la sama punkto de la ĉielo. Tiu ĉi punkto estas nomita la radianto de la meteoro, sed fakte la meteoroj ĉiuj moviĝas en paralelaj linioj direkte al la Tero, kaj la radianto estas rezulto de perspektivo, simila al rektaj fervojaj trakoj kiuj "renkontiĝasĉe la horizonto por observanto staranta sur ili (vidu malaperpunkton aŭ fuĝpunkton).
Observanto povas vidi meteoron ie ajn sur la ĉielo, sed la direkto de moviĝo, se oni spuras ĝian vojon de alveno, indikos la punkton de projekcio. Meteoro kiu ne montras al la konata projekcia punkto estas sporada (hazarda, neregula) meteoro kaj ne estas konsiderata parto de la fluo.
La diversaj meteorfluoj estas nomitaj laŭ la konstelacio en kiu troviĝas ilia projekcia punkto, kiel la Perseidoj laŭ la konstelacio Perseo, la Leonidoj laŭ la konstelacio Leono, la Orionidoj laŭ la konstelacio Oriono, kaj tiel plu por aliaj fluoj.
La radianto de multaj meteorfluoj ŝanĝiĝas dum la periodo dum kiu la fluo okazas. Ekzemple, la projekcia punkto de Alpha Aurigidis moviĝas pli ol unu gradon ĉiun nokton.
Fizika ekspliko
Meteorfluoj estas kutime kaŭzitaj de spuroj de polvo kaj derompaĵoj postlasitaj de la paŝo de kometo. Ĉi tiu polvo daŭre moviĝas laŭ la spuro de la kometo, kaj kiam la Tero pasas tra ĝi, ŝtonoj kaj polvo eniras la atmosferon de la planedo, kreante meteorfluon. Ĉar la tuta polvo ĝenerale moviĝas en la sama direkto, la meteoroj kiuj trafas la atmosferon ĉiuj "indikasen la direkto de la kometo orbito, kaj pro la granda distanco, ŝajnas kvazaŭ ĉiuj meteoroj eliras el la sama punkto.
Escepto al ĝia formado estas la Ĝemelida fluo, kiu estas kaŭzita de la eniro de partikloj de la asteroido 3200 Phaethon en la atmosferon [1], kiu verŝajne estas Palasa asteroido [2]. La radianto de la Ĝemelida meteorfluo estas en la konstelacio Ĝemeloj.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.