Quevedo [kebEdo] estas urbo en la vasta marborda ebenaĵo de Ekvadoro, okcidente de la Andoj. Ĝi apartenas al la provinco Los Ríos. Laŭ la stato de 2001 la urbo havis 120 379 loĝantojn. Sian nomon la urbo ekhavis honore al la hispanlingva verkisto Francisco de Quevedo.
Kevedo | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | EC120550 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 177 792 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 3 348 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 1° 2′ S, 79° 27′ U (mapo)-1.0333333333333-79.45 [+] | ||
Alto | 74 m [+] | ||
Areo | 53,1 km² (5 310 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quevedo, Ecuador [+] | |||
En distanco de 237 kilometroj sudokcidente de la ekvadora ĉefurbo Kito kaj de 183 kilometroj nordoriente de la ĉefa ekvadora havenurbo Guayaquil, Quevedo estas inter la plej rapide kreskantaj urboj de Ekvadoro. Ĝi aparte konatas pro sia agrikultura tradicio: la urbo estas inter la tutmonde gvidaj elportejoj de bananoj, kakao, marakujoj kaj kafofaboj.
Kvankam la urbo ne situas marborde, la geografia situo igas la urbon grava transporta vojnodo inter la ĉefaj marbordaj urboj kiel Guayaquil, Santo Domingo de los Colorados and Manta kaj la urboj en la altebenaĵo de la Andoj kiel Ambato kaj Kito. Pro sia lokiĝo okcidente de la Andoj kaj borde de la rivero Vinces, grava akvovojo fluanta en la Pacifikan Oceanon, la urbo estas ripete minacata per inundoj. La urbo havas tropikan humidan klimaton, kiu kombine kun fekunda vulkana grundo tre favorigas agrikulturon.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.