From Wikipedia, the free encyclopedia
Puerto la Cruz (Haveno la Kruco) estas urbego, havenurbo kaj signifa universitata urbo en norda Venezuelo, en subŝtato Anzoátegui. Ĝi formas unu el la plej gravaj urbaj regionoj de Venezuelo kune kun Barcelono (Venezuelo), Lecheria kaj Guanta.
Puerto la Cruz | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6023 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 306 261 (2013) [+] | ||
Loĝdenso | 1 255 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 13′ N, 64° 37′ U (mapo)10.216666666667-64.616666666667 [+] | ||
Alto | 10 m [+] | ||
Areo | 244 km² (24 400 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Puerto La Cruz [+] | |||
Puerto la Cruz situas sur la marborda ebenaĵo inter montaro kaj Kariba Maro. Turmero troviĝas 36, Karakaso 48, Baruta 52, Petare 59, Cúa 65, Santa Teresa del Tuy kaj Valencio (Venezuelo) po 82, Barquisimeto 222, Coro (Venezuelo) 271, Barcelono (Venezuelo) 293, Barinas (Barinas) 378, Cabimas 448, Maturín 465, Marakajbo 469, Bolívar (urbo) 496, Guayana (urbo) 570, San Cristóbal (Venezuelo) 617 km.
Tiu ĉi teritorio estis fiŝkaptista vilaĝo fondita en 1780. Antaŭ 1868 la unua kirko estis konstruita. Granda evoluo okazis en la 1930-aj jaroj pro disvolviĝo de la petrola industrio.
Puerto La Cruz estas hejmo de naftorafinejo, unu el la plej grandaj en la lando. Tie estas finstacio de pluraj nafto- kaj gasoduktoj. La urbego estas la enirejo al Nacia Parko. Por turistoj servas la strandoj.
Puerto la Cruz estas ligita voje al la subŝtata ĉefurbo Barcelono, kie funkcias internacia flughaveno. La urbego havas plurajn havenojn (ekzemple por naftoj, por pasaĝeroj, por pramoj, por jaĥtoj).
En Puerto la Cruz la averaĝa jara temperaturo varias inter 23-33 °C. Jare pluvas po 622 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio kaj aŭgusto pli ofte pluvas, inter januaro-aprilo apenaŭ pluvas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.