egipta dio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ptaho estas unu el la plej malnovaj dioj de la egipta mitologio.
Ptaho | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ptḥ | |||||
egipta dio • kreinta dio | |||||
Karakterizaĵoj | |||||
Sekso | vira | ||||
En hieroglifoj | aŭ | ||||
Transskribo | Ptḥ | ||||
Greka nomo | Φθα (Phtha) | ||||
Sahida nomo | ⲡⲧⲁϩ | ||||
Kulto | |||||
Edzo/Edzino | Seĥmeta | ||||
Infanoj | Nefertumo | ||||
Apis, la sankta bovo de Memphis, estis adorata kiel lia enkarniĝo. Li estas konsiderita kiel la edzo de Seĥmeto. Imhotep, la konstruiston de la ŝtupopiramido (d:Q1456099), oni rigardis kiel unu el la filoj de la dio Ptaho.
Kutime oni prezentas Ptahon kiel mumio en alĝustigita vestaĵo, kun senhara kaj senĉapa kapo. En siaj manoj li tenas bastonon, kiu estas kunmetaĵo el Ansa kruco kaj Vas-sceptro - simboloj de povo kaj forto. Ekde la meza regno li portas rigidan mentonbarbon.
Dum la malnova regno Ptaho kunfandiĝis kun la falkoforma Sokar, alia dio el Memphis, kaj estis nomata Ptaho-Sokar. La multe pli grava kunfandiĝo kun la dio de mortintoj Oziriso evoluis al la dio Ptaho-Sokar-Oziriso, kies bildo ofte troviĝas sur tombaldonaĵoj de privatuloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.