From Wikipedia, the free encyclopedia
En probablo-teorio, provrezultaro aŭ observaro estas la aro da ĉiuj eblaj rezultoj (aŭ observaĵoj) de hazardoprovo.
En la arteoria simbolaro oni kutime signas tiun aron per Ω (laŭ la angla Outcome, esperante eblus pravigi tion per Observaro), aŭ per U (t.e. «Universo» da provrezultoj, kp la francan Univers) aŭ per S (de la angla en:Sample space).
Ekz-e se oni ĵetas sesedran ĵetkubon, tiam la provrezultaro estas la aro {1,2,3,4,5,6} (ĉiu elemento prezentas nombron de poentoj sur la supra edro).
Provrezultaro estas unu el la tri bazaj nocioj de la matematika modelo de hazardoprova eksperimento (probablospaco); la du aliaj estas la aro da eventoj kaj la probablo (mezurfunkcio) atribuita al la eventoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.