Groningo aŭ Groningeno[1] (nederlande Groningen [ĤROningen], loke: Grönnen aŭ Grunn'n) estas provinco en la nordo de Nederlando kun proksimume 575.000 loĝantoj.
Provinco Groningo | |
---|---|
flago de Groningo | blazono de Groningo |
provinco de Nederlando | |
Ĉefurbo | Groningen |
Areo - Tero - Akvo |
2 960,03 km² 2 333,28 km² 626,75 km² |
Loĝantaro - Loĝdenso |
582 728 (2013) 197 loĝ./km² |
Kvanto da komunumoj | 10 |
Himno | Grönnens laid |
NUTS | NL11 |
ISO 3166-2 | NL-GR |
Oficiala retejo | http://www.provinciegroningen.nl/ |
Priskribo
Groningo limas en la nordo je la Vadamaro, en la oriento je Orient-Frislando (Malsupra Saksio), en la sudo je Drento kaj en la okcidento je la provinco Frislando.
Al la provinco apartenas du etaj kaj neloĝataj insuloj: Rottumeroog kaj Rottumerplaat. Al ĉi tiuj insuloj kelkfoje en la jaro, oni organizas vadpromenojn.
La Westerkwartier estas historia regiono en la nederlanda provinco Groningo, ĉe la limo kun la provinco Frislando. Hunsingo (groninge: Hunzego aŭ Hunzengo) estas regiono en la provinco Groningo situanta inter la riveroj Reitdiep kaj la Maarvliet. Sudoriente de Hunsingo estas Fivelingo. Oldambt estas regiono inter la malnova Ommelanden kaj Westerwolde. Ommelanden (nederlande por "ĉirkaŭaj landoj") estis la partoj de la provinco Groningo kiuj ĉirkaŭas la urbon Groningo.
Geografiaj elementoj
- Kanalo Boterdiep
- Geografia pozicio: 53°13 N ; 6°34 E Mapo
- Rivero Fivel
- Duurswold (regiono)
Municipoj
Groningo ekzistas ekde 2021 el 10 municipoj.
- Oldambt
- Veendam
- Groningo (enhavas la ĉefurbon)
- Eemsdelta
- Het Hogeland
- Midden-Groningen
- Pekela
- Stadskanaal
- Westerkwartier
- Westerwolde
Esperantistoj
En Groningo naskiĝis:
Vidindaĵoj
- Fortresvilaĝo Bourtange
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.