From Wikipedia, the free encyclopedia
Propropreĝejo[1] (latine: ecclesia propria aŭ ecclesia propriae hereditatis aŭ cellula iuris nostri) estis, de la frua mezepoko kaj en la Franka imperio, kirko ege dependa. Ofte tiom ke ne nur la sekularaj aferoj sed eĉ la spirit/eklezi-politikaj estis alligitaj al certa (ekstera) persono disponanta ĉion.
Fakte temas pri feŭdosimila potenco; inverse la financinto respektive tenadanto devis zorgi pri la elspezoj kaj la salajro aŭ alodo aŭ tenuro aŭ prebendo de la klerikoj. Kun la kreskanta devo de dekono-dono la propropreĝeja sistemo iĝis pli kaj pli lukra kaj tiaj kirkoj ofte iĝis objektoj de interŝanĝo, ludono aŭ heredo. Ne miras ke klerikoj ofte interesiĝis malpli pri animzorgadaj ol pri sekularaj aspektoj kaj ke eĉ laikoj estis enoficigitaj. Pro tio jam Karlo la Granda en la 789-a jaro admonis pro eblaj negativaj sekvoj. Ekde la 12-a jarcento la posedantoj ne plu rajtis dungi klerikojn sed nur doni al la koncerna episkopo proponojn pri taŭgaj kandidatoj. Tamen ofte evidentiĝis la episkopaj jesoj nuraj formalaĵoj.
Sed ne nur kirkoj, eĉ kompletaj konventoj povis esti administrataj sammaniere kiuj estis sub la ordonoj de kvazaŭ suverenaj voktoj. Konsekvence la reĝoj taksiĝis senjoroj de la episkopaj preĝejoj kiuj antaŭe profitis de fondaĵoj de otidaj kaj saliaj regantoj. La voktoj responsaj pri grandaj havaĵoj de episkopaj kirkoj memkompreneble mem devenis el la alta nobelaro. Ili ne mem aktivis sed nature provizis anstataŭantojn per la kirkoj ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.