From Wikipedia, the free encyclopedia
La Princ-Eduardaj Insuloj estas dependa teritorio de Sud-Afrika Respubliko en Hinda Oceano.
Princ-Eduardaj Insuloj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Satelita bildo de la insularo | |||||
insularo | |||||
Akvejo | Hinda oceano | ||||
Geografia situo | 46° 46′ S, 37° 51′ O (mapo)-46.77305555555637.8525 | ||||
Nombro de insuloj | 2 | ||||
Ĉefa insulo | Insulo Marion | ||||
Tuta areo | 335 km² | ||||
Loĝantoj | 50 (Stacia personaro) | ||||
Mapo de la Princ-Eduardaj Insuloj | |||||
| |||||
La Princ-Eduardaj Insuloj konsistas ĉefe el du insuloj, Insulo Marion (Marion Island, 290 kv.km) kaj Princ-Eduarda Insulo (Prince Edward Island, 45 kv.km), kiuj situas aparte 19 km. La insularo estis vulkane kreita. La plej alta punkto estas 1230 m, la pinto Mascarin (eksa State President Swart Peak, 46° 54′ S 37° 43′ O (mapo)) sur Insulo Marion.
La unua registrita vido estis en 1663 kaj la unua alteriĝo (de fokĉasistoj) en 1799. Post tio, fokĉasistoj pasigis vintrojn tie. La unua konstanta okupo (scienca stacio) ekde 1947. Ĝi estas nun teritorio de Sud-Afrika Respubliko, parto de Orienta Kablando.
La nomo de la insularo estas laŭ Edward Augustus, Duko de Kent kaj Strathearn, la kvara filo de Georgo la 3-a. Oni ne konfuzu la insulojn kun Insulo de Princo Eduardo, provinco de Kanado.
Biogeografie la insuloj apartenas al la antarkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La insularo donis sian nomon al ĉirkaŭanta mara ekoregiono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.