From Wikipedia, the free encyclopedia
La Preĝejo de la vizito estas unu el tri plej gravaj kristanaj preĝejoj en Ejn Kerem, malgranda antikva loĝloko okcidente de Jerusalemo (nun parto de la urba teritorio). La preĝejo apartenas al la franciskanoj.
Preĝejo de la Vizito | ||
---|---|---|
katolika preĝejo | ||
katolika preĝejo [+] | ||
Koordinatoj | 31° 45′ 52″ N, 35° 9′ 28″ O (mapo)31.76458333333335.157861111111 | |
Preĝejo de la Vizito | ||
Vikimedia Komunejo: Church of the Visitation [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La preĝejo konstruiĝis super la familia domo kaj naskiĝloko de Johano la Baptisto, do en la loko en kiu Maria, la estonta patrino de Jesuo, post vojaĝo „al urbo en la montaro de Judeo“ (evangelio laŭ Luko 1:39), renkontis la gravedan Elizabeton, kaj laŭ la kristanisma tradicio diris la preĝon Magnificat (evangelio laŭ Luko 1:39-56). La preĝejo havas naturan groton, kiu jam en la epoko de la bizanca imperio estis loko de kristana preĝado kaj pilgrimado. En la jaro 638 la groto kiel naskiĝloko de Johano la Baptisto enpreniĝis en la Georgian Kalendaron de Festoj. En tiu tempo ankaŭ konstruiĝis la suba preĝejo. Dum la epoko de la krucimilitistaj ŝtatoj super tiu preĝejo konstruiĝis granda duetaĝa preĝejo, kiu tamen disfalis por la forpelo de la krucmilitistoj el la regiono. La franciskanoj en 1679 aĉetis la terenon, sed nur post preskaŭ du jarcentoj da petado kaj atendado ili de la lokaj regantoj de la otomana imperio ricevis la permeson rekonstrui la preĝejon: la suba preĝejo restaŭriĝis en 1862, kaj nova supra kirko estis starigita inter la jaroj 1939 kaj 1955 fare de la itala arkitekto Antonio Barluzzi.
De la placo antaŭ la preĝejo eblas rigardi imprese panoraman vidaĵon de la loĝloko kaj la ĉirkaŭaj arbaraj montetoj.
La suba preĝejo estas dekorita per pluraj murpentraĵoj. Unu el ili montras la salutan bonvenigon de Maria fare de Elizabeto, alia la kaŝo de la infaneta Johano la Baptisto antaŭ la murdistoj dum la masakro de la senpekuloj. En flanka muro de la suba preĝejo videblas roko, kiu laŭ la kristana tradicio estu parto de tiu ŝtono.
La muroj de la supra preĝejo fare de Antonio Barluzzi estis pentritaj en toskana stilo, kaj montras bildigojn de Maria en siaj honoraj titoloj: kiel patrino de la kristana Dio, rifuĝo de la pekintoj, donacantino de ĉiuj gracoj, helpantino de la kristanoj kaj laŭ la dogmo de senmakula koncipiĝo.
En la antaŭkirka placo ĉe la muro vidalvide de la suba preĝejo la preĝo Magnificat notiĝis en pluraj lingvoj sur ceramikaj kaheloj. Ĝis la jaro 1954 kolektiĝis versioj en ekzakte 42 lingvoj, nombro laŭ iuj kristanaj mistikuloj kaj numerologoj konsiderata aparte sankta, inter ili kompreneble ankaŭ la latina kaj Esperanto. En la postaj jaroj tamen ankoraŭ aldoniĝis iuj pliaj versioj, tial ke nun estas iom pli ol 50 lingvoj.
Ĉe la monta deklivo iom sub la kirko situas la tiel nomata "maria fonto". Pro ĝi la loĝloko Ejn Kerem ricevis sian nomon "fonto de la viteja monto", kaj laŭ la tradicio la fonto estis la ekzakta loko, kie Maria kaj Elizabeto unuafoje intervidiĝis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.