Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria estas romkatolika pilgrima preĝejo dediĉita al Vizito de Virgulino Maria proksime de Žlutice en distrikto Karlovy Vary. Ekde la jaro 1964 ĝi estas protektata kiel kultura memorindaĵo. La preĝejo situas en la pereinta vilaĝo Skoky super la akva rezervujo Žlutice.
Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria | |
ĉeĥe: Kostel Navštívení Panny Marie | |
preĝejo | |
Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria | |
Oficiala nomo: Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Karlovy Vary |
Municipo | Žlutice |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Skoky |
Situo | Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria |
- koordinatoj | 50° 05′ 47″ N 13° 05′ 50″ O (mapo) |
Stilo | baroka |
Konstruado | 1736–1738 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Uzado | uzata |
Statuso | pilgrima preĝejo |
Dato de konsekro | 29-a de marto 1738 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Church of the Visitation of Our Lady (Skoky) | |
Retpaĝo: www.skoky.eu | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
La ununava neorientita preĝejo el la jaroj 1736 ĝis 1738 estis konstruita de konstruinto Johann Schmied el Útvina sur la loko de devena kapelo konstruita en la jaro 1717. La grandega sanktejo sur artefarita teraso deakvigata per du ŝtoloj havas duturan fasadon, al la ortangula antaŭaltaro apudas sur flankoj du sakristioj (unu kun funkcio de senjora ĥorejo). La interno estas alirebla tra fera pordego kun motivo de steloj en diagonala krado. En la jaroj 1990–2006 ĝi estis sisteme ŝteligata kaj damaĝigata de vandaloj.
La pilgrima loko estiĝis en la jaro 1717, kiam ĉi tiea bienulo Adam Lienert konstruis malgrandan kapelon kaj lokigis en ĝi la bildon de Virgulino Maria Helpantino de pentristo Johann Wolfgang Richter el Toužim, la kopiaĵoj de mirakla bildo de Virgulino Maria Helpantino el la germana Passau. Kvanto de mirakloj kaj resanigitaj malsanoj famigis tiun ĉi lokon tiom, ke venadis ĉi tien pli ol 40 000 pilgrimantoj ĉiujare kaj la loko fariĝis konata en la tuta Bohemio. Diraĵo "Virgulinjo Saltada" devenas ĝuste el Skoky.[1] La tradicio estis interrompita dum la regado de imperiestro Jozefo la 2-a, reviviĝo okazs nur en la 20-a jarcento. La dua periodo de la malfortiĝo de la pilgrimoj okazis en la tempo de ambaŭ mondmilitoj kaj pli poste post la jaro 1950. La vilaĝo estis fine de la 1960-aj jaroj forloĝigita kaj preskaŭ tute detruita. La alveturejan vojon el la valo surverŝis akvo de akva rezervujo Žlutice.
En Skoky okazas du ĉefaj pilgrimoj: la 1-an de majo kaj la unuan dimanĉon en julio. Ekde la jaro 2013 poste pluaj pilgrimaj diservoj ankaŭ dum la jaro.
En la jaro 2010 estis malfermita 58 km longa sezona mariana pilgrima vojo Pado Skoky el monaĥejo en Teplá ĝis Skoky. Pase de la jaro la preĝejo estas neregule alirebligata, dum la pilgrima sezono en julio kaj aŭgusto kutime ĉiutage. Precipe somere oni ĉi tie aranĝas ekleziajn kaj kultuajn okazojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.