From Wikipedia, the free encyclopedia
Preĝejo Sankta Karolo la Granda en Karlov (ĉeĥe kostel sv. Karla Velikého na Karlově) estas elstara vidindaĵo de la Nova Urbo de Prago, fondita en la jaro 1350 de Karolo la 4-a samtempe kun la kanonika monaĥejo de Sankta Aŭgusteno, konsekrita al Sankta Karolo la Granda. El la tempo de Karolo la 4-a postrestis sole la ekstera muro en formo de okedro; la originala plano estas la sama kiel tiu de la tombeja kapelo de Sankta Karolo la Granda en Aachen.
Preĝejo Sankta Karolo | ||
---|---|---|
kirko | ||
kristana preĝejo [+] | ||
Koordinatoj | 50° 4′ 7″ N, 14° 25′ 43″ O (mapo)50.0686111114.42861111 [+] | |
Arkitekto | Matthias of Arras | |
Preĝejo Sankta Karolo | ||
Vikimedia Komunejo: Kostel Panny Marie a svatého Karla Velikého na Karlově [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La sacerdotejo estas jam malfrugotika (1498), la volbo de la navo el la jaro 1575. Pluaj alkonstruaĵoj kaj la interna ekipo devenas el la 18-a jarcento. La apuda monaĥejo en baroka stilo estis starigata dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Imperiestro Jozefo II malfondis la monaĥejon en la jaro 1785 kaj en ĝi trovis lokon hospitalo. La preĝejo konsekrita al Karolo la Granda - populare nomata "Na Karlově" (Karolkorto) -estas speciale interesa pro la volbaĵo de la navo. Popola legendo transmetas ĝian konstruon en la tempon de Karolo IV, malgraŭ ĝia fakta deveno el la jaro 1575, dirante:
Dum la tempoj de impertestro Karolo IV vivis en Prago malriĉa konstruisto, kiu amis belan filinon de la vilaĝestro. La patro tamen rifuzadis doni ŝin al li, antaŭ ol li fariĝus fama. Ĉar poste ĝenerale sciiĝis, ke la impertestro intencas sur la -plej alta punkto de l' Nova Urbo starigi preĝejon, la juna konstruisto komencis fervore labori.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.