From Wikipedia, the free encyclopedia
Preĝejo Sankta Jozefo estas romkatolika monumento historia en Hungario, en urbo Nagykanizsa. Ĝi estas kune kun la franciskana abatejo la plej malnova konstruaĵo de la urbo situanta en la malsupra urbo(parto).
Paroĥa Preĝejo Sankta Jozefo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Jozefo en Nagykanizsa | |
paroĥopreĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagykanizsa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Kaposvár |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1702–1714 |
Specifo | |
Enhaveco | 180 sidlokoj, 100 starlokoj |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
En la tiama Kanizsa oni konstruis kirkon, poste abatejon en 1424, kiu detruiĝis dum la kontraŭturkaj bataladoj. La turkoj postlasis lignan moskeon, kiun oni trakonstruis al katolika preĝejo en 1690. En 1702 oni malkonstruis ĝin kune kun la fortikaĵo kaj la franciskanoj ekkonstruis novan preĝejon kaj abatejon en 1714 profitante ŝtonojn de la fortikaĵo. Post 2 jaroj la turo estis preta. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1747, ankaŭ la predikejo estis farita en la sama jaro. La orgeno estis farita en 1940 (laŭ alia informo en 1928).
La preĝejo kontaktiĝas kun la abatejo. Ĝi havas unusolan turon en la maldekstra flanko. Tuj apud la enirejo estas ujo por sankta akvo, kiu estis skulptita el turka tomboŝtono. Enirante la havas situas ŝtona skulptaĵo pri Dipatrino kaj monumento pri falintoj dum la mondomilitoj. La konstruaĵo havas unusolan turon super la enirejo.
La altaroj estis faritaj el lignoj, tamen ili imitas marmorojn.
Ĝi estas kvadrata konstruaĵo meze kun korto. Oni alkonstruis ankaŭ L-forman domon. En 1950 la franciskanoj estis forigitaj kaj oni profitis la konstruaĵon dormejo de lernantoj, baldaŭe biblioteko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.