From Wikipedia, the free encyclopedia
La preĝejo Ĉieliro de Maria estas sakrala historia monumento en urbo Komárom, en urboparto Szőny, kiu estis longe memstara vilaĝo.
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria | |
---|---|
Preĝejo Ĉieliro de Maria en Komárom-Szőny | |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Komárom |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Komárom-Esztergom |
diocezo | Győr |
dekanujo | Komárom |
paroĥo | loke |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Jakab Fellner |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | 1774–1777 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La unua mencio pri kirko en Szőny okazis en 1332. La loĝantoj prenis la kalvinismon en 1627. La malgranda katolika grupo refondiĝis en 1741, la malnova kirko detruiĝis pro sismo en 1763. La nun videbla baroka preĝejo estis konstruita inter 1774-1777. La orgeno estis kreita en 1781, trakonstruita en 1850 kaj renovigita en 1988. Dum la hungara revolucio de 1848 la kirko estis pafita per kanonoj, la inundo en 1895 atingis la kirkon. La konstruaĵo estis renovigita en 1891, 1958 kaj 1971. La murpentraĵoj estis pentritaj en 1973.
La preĝejo situas sola laŭ la ĉefstrato en korto, kie ankaŭ la paroĥejo etendiĝas. La simetria fasado kontaktiĝas rekte kun la trotuaro. Sur la fasado la turo plene reliefas. La ĉefenirejo troviĝas tra la turo. La navo finiĝas en rektangula absido (same alta, sed iomete pli mallarĝa) kaj kontaktiĝas kun sakristio kaj lernoĉambro. Interne ĉe la turo galerio etendiĝas. La ĉefaltara bildo prezentas Ĉieliron de Maria. La interno havas ankaŭ flankaltarojn. Aparte menciindas la ornamriĉa predikejo.
Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.