municipo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Pozalmuro [pozalMUro] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la nordoriento de la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Pozalmuro estas etimologie komprenebla kiel Puto de la Muro.
Pozalmuro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42112 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 48 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 46′ N, 2° 6′ U (mapo)41.774444444444-2.1019444444444 [+] | ||
Alto | 1 049 m [+] | ||
Areo | 36 km² (3 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pozalmuro [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 36,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 53 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 580 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 40 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Villar del Campo, Matalebreras, Tajahuerce, Ólvega kaj Hinojosa del Campo.
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Quejigares y encinares de Sierra del Madero, okupanta 1 279 hektarojn, nome 33 % de la teritorio.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 59 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj. La loko apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Soria, formante parton de la Sexmo de Tera.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, tradicia arkitekturo, ponto, ŝoseo kaj turo de senhomejo Masegoso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.