From Wikipedia, the free encyclopedia
Poul Jørgensen (1914 en Århus - 24-an de oktobro 1991) estis dana esperantisto, estrarano de Esperanto-movado kaj en Kopenhago, kaj en Århus kaj en CDEL. Jam komence de la 1940-aj jaroj Poul Jørgensen ligis sin al la ideo pri la internacia lingvo Esperanto. Li lernis la lingvon ĝisfunde kaj partoprenis en la organiza laboro; tial Aarhus Esperanto Forening kaj DEA ĝuis netakseblan utilon de liaj entuziasmo, energio kaj preteco pri persona helpo. Le estis UEA-delegito en Århus (Danio) kaj Prezidanto de la Kopenhaga Esperanto-Klubo de 28/5 1930 ĝis 18/10 1933. Li estis la kasisto de Dana E-Asocio, kaj en la 70-aj jaroj aktivis en Esperanro-Centro Århus.
Poul Jørgensen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1913 |
Morto | 24-an de oktobro 1991 (77-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Krom la granda laboro en estraroj de la nomitaj asocioj oni ankaŭ menciu lian efikecon kiel multjara kunlaboranto ĉe la kursoj, kaj en periodo ĉe "Altlernejo de Junaj Hejmoj" en Århus. Li estis lerta kaj ŝatata instruisto. Tiel ankaŭ dum la aranĝoj en Asvigo. Ĉe grandaj aranĝoj kiel IFEF kongresa en Århus 1973, UEA postkongreso samloke en 1975, kaj ĉe la DEA jarkunvenoj Poul Jørgensen, kiel unu el la gvidaj personaj ludis gravan rolon por la preparoj kaj bonaj rezultoj de la aranĝoj. Kaj li uzis Esperanton ankaŭ kiel ligilon por internaciaj kontaktoj, kaj multnombraj eksterlandanoj dum la jaroj vizitis aŭ trovis tranokteblecon en la gastama hejmo de Jenny kaj Poul Jørgensen. Verŝajne ĝuste tio estis io centra je lia rilato al la internacia lingvo. Lia interesema, ja preskaŭ scivolema sinteno al la mondo kaj al la homoj trovis nutron pere de personaj kontaktoj, kiuj ofte evoluis en amikecon. Lia forpaso certe faras profundan impreson en multaj hejmoj, ankaŭ ekster la danaj limoj.
Vidu ankaŭ:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.