Poveda de la Sierra
municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Poveda de la Sierra [poBEda delaSJEra] ("P. de la montaro") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 113 loĝantoj sur areo de 51,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,2 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas povedanos respektive povedanas.
Poveda de la Sierra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19463 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 113 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 39′ N, 2° 2′ U (mapo)40.643888888889-2.0272222222222 [+] | ||
Alto | 1 198 m [+] | ||
Areo | 51,7 km² (5 170 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Poveda de la Sierra [+] | |||
Poveda de la Sierra situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1198 m super la marnivelo; je 148 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, kaj je 33 km el Molina de Aragón, la plej proksima urbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°38′38″N 2°01′38″Ok. Najbaras la municipoj Peñalén, Taravilla, Peralejos de las Truchas, Beteta kaj Cueva del Hierro.
Poveda de la Sierra el la kristana konkero al la 12-a jarcento apartenis al la teritorio Común de Villa y Tierra de Kvenko, kaj estis regita de ties foruo, kaj poste ĝi apartenis al la teritorio sexmo de la Sierra del Señorío de Molina kaj sub la kontrolo de la Diocezo de Kvenko. Dum la teritoria reformo de la 19-a jarcento, la vilaĝo, kiel la tuta Senjorio de Molina, estis atribuita al la Provinco Gvadalaĥaro.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 130 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Poveda de la Sierra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Poveda de la Sierra kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 113 en 2023.
Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: preĝejo de Sankta Petro (kun triangula sonorilmuro, bela pordego kaj portiko sur lignaj pilieroj), naturo kaj natura aktivedo. Poveda de la Sierra estas sudoriente de la Natura Parko de Alto Tajo. Je la fluo de la rivero Taĵo tra la municipo troviĝas la Salto de Poveda, antikva akvobaraĵo abandonita sur kiu la rivero iĝas akvofalo.
La festo de Gancheros (hokistoj), konsiderata de turisma regiona intereso: ĝi okazas la unuan semajnfinon de septembro, kunlabore kun Peralejos de las Truchas, Taravilla, Peñalén kaj Zaorejas, rememorige de la tradicia metio de ganchero [ganĈEro] (hokisto), ekzemple priskribita de la verkisto José Luis Sampedro en sia libro El río que nos lleva (La rivero kiu portas nin) kaj konsistis en transportado de arbotrunkoj ekvilibre sur ili.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.