Porzana aŭ porzanoj estas genro de birdoj apartenantaj al familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ili estas tre etaj akvaj birdoj el ĉiu kontinento; ekzemple pli etaj ol plej konataj familioj inter raledoj. Temas pri 18 specioj. Ĉiuj loĝas en akva medio inter junkaro kaj densa herbaro. Tie konstruas neston el vegetala materialo.
Porzano | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Makula porzano, Porzana porzana | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
vidu teksto | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Aspekto
Ĉiu specio estas tre bone adaptita al ties medio: longaj kruroj kun longaj fingroj taŭgaj por piediri inter akva plantaro, mallongaj rondformaj flugiloj por ekflugi kaj fuĝi inter junkaro kaj kanaro kaj pli mallonga beko ol tiu de aliaj raledoj por preni semojn kaj etajn akvobestetojn.
Kutime maskloj kaj inoj estas similaj, sed inoj de Malgranda porzano sufiĉe malsimilas de maskloj. Ili estas brunaj dorse kaj grizaj sube, sed kelkaj specioj estas pli bluaj kaj kelkaj havas pli aŭ malpli striojn.
Kutimoj
Temas pri sekretemaj birdoj kiuj rapide fuĝas inter junkaro kiam aperas ebla danĝero. Ĉefe dum bredsezono, kiam kelkaj eĉ povus ataki invaduntojn spite ties malgrandeco. Kelkaj specioj estas migrantaj vintre al topikaj landoj dumnokte.
Plej ofte ili estas ĉiomanĝantaj, ĉefe vegetalan materialon kaj etajn akvajn bestetojn. Ili povas manĝopluki en akvo aŭ koto kaj sur tero.
Specioj
- Porzana astrictocarpus (ekstingita)
- Malgranda porzano, Porzana parva
- Pigmea porzano, Porzana pusilla
- Porzana palmeri (ekstingita)
- Makula porzano, Porzana porzana
- Aŭstralia porzano, Porzana fluminea
- Karolinia porzano, Porzana carolina
- Punktoflugila porzano, Porzana spiloptera
- Blankkola porzano, Porzana albicollis
- Porzana sandwichensis (ekstingita)
- Porzana fusca
- Porzana paykullii
- Porzana tabuensis
- Porzana monasa
- Porzana atra
- Porzana nigra (ekstingita, dubinda specio)
- Porzana flaviventer
- Porzana cinerea
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.