milito inter 1961 kaj 1975 From Wikipedia, the free encyclopedia
Koloniaj Portugalaj Militoj (en portugala lingvo Guerra Colonial Portuguesa (portugala kolonia milito), Guerra de Libertação (liberiga milito) aŭ Guerra da Independência (sendependiga milito) por la respektivaj afrikaj kaj aziaj sendependigaj movadoj), estas nomoj por la periodo de konfliktoj inter la Portugalaj Armitaj Fortoj unuflanke kaj fortoj organizitaj de movadoj por liberigo aŭ sendependigo formitaj en la tiamaj transmaraj portugalaj provincoj, ĉefe Angolo, Kabverdo, Gvineo Bisaŭa kaj Mozambiko — inter 1961 kaj 1974. La termino Guerra do Ultramar (transmara milito) ekuziĝis oficiale fare de la ĉefaj figuroj de la diktatura reĝimo, kiel la ĉefministro Oliveira Salazar kaj la tiama Guberniestro de Gvineo, António Spínola, dum la periodo de la Estado Novo, kvankam la diktatura reĝimo plej ofte konsideris la armitaj insurekcioj de la liberigaj movadoj ne kiel milito, sed kiel terorismo. La nomo Guerra do Ultramar estas uzata aktuale ankaŭ fare de eks-batalantoj kaj asocioj de militveteranoj. Populare kaj tiame la milito estis referencita en Portugalio simple kiel Guerra de África (Afrika milito).[1]
La komenco de tiu epizodo grava por la portugala milithistorio kaj por la historio de la portugala koloniismo okazis en Angolo, la 15an de Marto 1961, en la zono kiu poste nomiĝis Zona Sublevada do Norte (Insurekcia Norda Zono), koresponda al la distriktoj Zaire, Uíje kaj Quanza-Norte. La Revolucio de la Diantoj en Portugalio (25a de Aprilo 1974), finigis la diktaturon de la Estado Novo, rezultinta grandparte de la politikaj, sociaj, militaj kaj juraj procezoj el la milito. La ŝanĝo de la politika tendenco de la lando ebligis la finon de milito kiu jam daŭris dek tri jaroj kaj la procezon de malkoloniigo. La novaj ŝtatestroj anoncis demokratiigon de la lando kaj pretis akcepti la postulojn de sendependecon de la kolonioj. Inter 1974 kaj 11a de novembro 1975 la portugala ŝtatp negocis kun la movadoj de liberigo kaj transiro al sendependeco de la afrikaj (kaj aziaj) teritorioj kiuj restis sub kolonia portugala dominado.
Dum la armita konflikto, la Estado Novo iom post iom pliiĝis la mobilizadon de la portugalaj armitaj fortoj, ĉefe en la tro ĉefaj batallandoj, proporcie al la pligrandiĝo de la batalfrontoj kio komence de la 1970-aj jaroj, atingis sian pintan limon, paralele ankaŭ al la pliiĝo de la mobilizado fare de la afrikaj batalandoj en procezo nomita "afrikiĝo de la milito".[2] La Estado Novo defendis dekomence la integrecon de la portugalaj koloniaj teritorioj. La milito mem baziĝis sur la politika principo de defendo de tio kion la reĝimo konsideris nacia teritorio laŭ la konstitucio de 1951. Ideologie, baziĝis sur la koncepto de plurkontinenta kaj multrasa nacio laŭ la tezoj de Gilberto Freyre pri "lusotropicalismo" (portugala tropikismo). La liberigaj movadoj defendis la sendependecon de la teritorioj kiuj estis ankoraŭ sub portugala kolonia dominado baze sur la nemalhavebla principo de memdeterminado kaj sendependeco. Ilia sinteno estis defendita kaj apogita internacie ĉefe fare de la internaciaj movadoj de nigruleco kaj tutafrikismo.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.