From Wikipedia, the free encyclopedia
La Popola olimpiko 1936 estis organizita kiel manifestacio kontraŭ la oficialaj Olimpiaj ludoj okazintaj en Nazia Germanio. La maldekstre orientita registaro de la Dua Hispana Respubliko decidis alvoki al bojkoto kontraŭ tio. Estis invititaj delegacioj el la tuta mondo por la 19-a ĝis la 26-a de julio 1936. Aliĝis 6000 partoprenontoj el 22 landoj: la plej granda nombro el Usono, Britio, Nederlando, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Danlando, Norvegio, Svedio, Svisio, Alĝerio. Anoncis sin ankaŭ ekzilitoj el faŝismaj landoj: Germanio kaj Italio. Multaj atletoj membris en sindikatoj, laboristaj asocioj, socialistaj kaj komunistaj partioj.
Popola olimpiko 1936 | ||
---|---|---|
sporta konkurso cancelled sports event (en) | ||
Komenco | 19-a de julio 1936 vd | |
Fino | 26-a de julio 1936 vd | |
Antaŭe | 1931 Workers' Summer Olympiad vd | |
Poste | 1937 Workers' Summer Olympiad vd | |
Geografia situo | 41° 21′ 54″ N, 2° 9′ 18″ O (mapo)41.3649111111112.15495 | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
| ||
La inaŭgura tago de la olimpiko jam signis la finon: la hispana armeo en Maroko puĉis kontraŭ la registaro, la garnizono de Barcelono aliĝis al la puĉo kaj komenciĝis interna milito. La olimpiko ne startis kaj ĉirkaŭ 200 atletoj el la popola olimpiado aliĝis al aktiva batalo kontraŭ la puĉistoj.
La 18-an de Julio 2017, precize 81 jarojn post la sangoverŝaj eventoj, regiona konsilisto pri eksterlandaj aferoj s-ro Raul Romeva distingis per honormedaloj du sportistojn (respektive 97- kaj 99-jaraĝajn), kiuj estis kunorganizantoj de la popola olimpiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.