Ponto Arrábida

Ponto en Porto From Wikipedia, the free encyclopedia

Ponto Arrábida

La Ponto Arrábida (en portugala: Ponte da Arrábida) estas ponto super la rivero Douro, en norda Portugalio, kiu kunigas la urbon Porto —ĉe la zono Arrábida— kun Vila Nova de Gaia. Ĝi estas unu de la ses pontoj ekzistantaj en la urbo Porto. Ekde la 1930-aj jaroj necesis krei alternativojn al la malnovaj pontoj Maria Pia kaj Don Luis por servi la kreskintan fluon de cirkulado de aŭtoj en tiu zono.

Vidaĵo de la ponto super la rivero Douro.
Rapidaj faktoj Estasdeck arch bridge, concrete arch bridge, vojponto, kultura heredo [+], Estas ...
Ponto Arrábida
Koordinatoj41° 8′ 51″ N,  38′ 25″ U (mapo)41.147466666667-8.6403388888889
Materialobetono [+]

Ponto Arrábida (Porto)
Ponto Arrábida (Porto)
DEC
Ponto Arrábida
Vikimedia Komunejo:  Ponte da Arrábida [+]
vdr
Fermi

En la tempo de ĝia konstruado en 1963, ĝi estis la plej granda arkoponto el ŝtalbetono de la mondo. La totala longo de ĝia platformo estas 614,6 m kaj ĝia larĝo estas de 26,5 m. La aperturo estas de 270 m kun 52 m de akso.[1]

La inĝeniero responsa pri la desegno kaj konstruado estis Edgar Cardoso Antonio Mesquita kun kiu kunlaboris la arkitekto Ignacio Fernandes Peres kaj la inĝeniero José Francisco de Azevedo e Silva. La 23an de majo 2013 ĝi estis deklarita nacia monumento.[2]

Referencoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.