Poluvsie
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Poluvsie, hungare Erdőrét, germane Halbendorf estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Poluvsie | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Prievidza | ||
Poŝtkodo | 972 16 | ||
Aŭtokodo | PD | ||
Telefonkodo | ++421-46-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 587 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 248 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°50′42″N 18°38′28″O (mapo) | ||
Alto | 310 m s.m. | ||
Areo | 2 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Poluvsie (Prievidza District) [+] | |||
Poluvsie situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nitrianske Pravno-Prievidza. La lasta urbo troviĝas je 8 km-oj.
La vilaĝo estis fondita fare de germanoj en 1358. La loknomo aperis unuafoje en 1583 en formo "Polusy". En 1675 loĝis tie 54 vilaĝanoj (13 familioj), en 1787 139 vilaĝanoj en 20 domoj, en 1828 189 vilaĝanoj en 27 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Pollusz, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Erdőrét 324 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Privigye, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Poluvsie 564 homoj, (553 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.