belga esperantisto kaj verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Pol Denoël (naskiĝis la 22-an de februaro 1912, mortis la 14-an de oktobro 1987) estis belga medicinisto kaj esperantisto.
Pol Denoël | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1912 |
Morto | 14-an de oktobro 1987 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li studis ĉe la Medicina Fako de la Universitato de Lieĝo, kie li diplomiĝis en 1936. En 1938 li edziĝis kun germandevena Dela Fehr. Apud kelkaj sanitaraj urbaj funkcioj, li estis familia kuracisto ĝis la emeritiĝo.
Pol Denoël estis komitatano (1971-1974) kaj estrarano (1974-1977) de UEA, membro de UMEA kaj honora prezidanto Belga Esperanto-Federacio kaj de Lieĝa Esperanto-grupo.
En la kriza periodo de UEA ĉirkaŭ 1974, kiam Humphrey Tonkin estis elektita prezidanto anstataŭ Ivo Lapenna, Pol Denoël okupis aparte fortan pozicion. Lia ĉefa tasko estis repacigo.
Li verkis lernolibrojn pri Esperanto kaj kelkajn medicinajn verkojn.
Nekrologoj aperis en revuoj Esperanto en Belgio, novembro 1987 (de Marc Demonty) kaj Esperanto, decembro 1987, p. 214.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.