From Wikipedia, the free encyclopedia
La Plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær aŭ la planta tipologio de Raunkiær estas tipologio por klasifiki la plantojn uzante vivoformajn kategoriojn, elpensitajn fare de Christen C. Raunkiær.
La tipologio unue estis proponita dum diskuto ĉe la Dana Botanika Socio en 1904 kaj koncize priskribita en la revuo de la socio, Botanisk Tidsskrift [1][2].
Pli plena klarigo ekaperis en la franca la sekvantan jaron[3]. Raunkiær pliprofundigis plu la sistemon kaj dane publikigis ĝin en 1907 [4][5].
La origina noto kaj la publikaĵo de 1907 multe poste estis angle tradukitaj kaj estis publikigitaj kune kun la kompletaj verkoj de Raunkiær [2][5][6].
La vivoforma modelo de Raunkiær poste estis reviziita kaj modifita fare de diversaj verkintoj [7][8], sed la ĉefstrukturo estas transdaŭrinta.
Raunkiær elpensis sistemon por kategoriigado plantojn laŭ vivmanieroj kiel irado por ekologie signifa komparo de specioj kaj vegetaĵaro en regionoj kun diferencaj flaŭroj.
La subdividoj de la sistemo de Raunkiær estas bazitaj sor la situo de la plantaj rekreskaj burĝonoj dum la sezonoj kun malfavoraj kreskadocirkonstancoj ( malvarmaj sezonoj, sekaj sezonoj ) :
Tiu vivoformo leviĝas super la grundo kun relative altaj tigoj - kutime lignecaj plantoj – kaj kun restantaj burĝonoj pli ol 25 cm super la grundonivelo, ekz. arboj kaj arbedoj, sed ankaŭ epifitoj. Tiuj ĉi estis apartigitaj far Raunkiær en specialan kategorion en pli postaj versioj de la sistemo.
Eblas subdividi la fanerofitojn laŭ la alteco de la planto en megafanerofitojn, mesofanerofitojn kaj nanofanerofitojn kaj laŭ aliaj karakterizaĵoj, kiaj la daŭro de la folioj ( ĉiamverdaj aŭ deciduaj ), ĉeesto de kovraĵaj brakteoj sur burĝonoj, sukulenteco kaj epifiteco.
La burĝonoj troviĝas sur persistaj ŝosoj proksime de la grundo – la lignecaj plantoj kun restantaj burĝonoj ne situas pli ol 25 cm super la grundosurfaco. Ekzemploj : mirtelo kaj kaluno.
La burĝonoj estas sur aŭ apud la grundosurfaco, ekzemple : plurjara beliso, oficina taraksako.
Sub la grundo aŭ sub la akvo – kun restantaj burĝonoj situante aŭ sub la surface de la grundo kiel rizomo, bulbo, bulbotubero, k.t.p., aŭ subakvigita restanta burĝono. Kriptofitoj estas sudividitaj en 3 grupojn :
Terofitoj estas unujaraj plantoj kiuj semoforme postvivas la malfavoran sezonon kaj kompletiĝas sian vivociklon dum favoraj sezonoj. Unujaraj specioj estas terofitoj. Multaj dezertoplantoj pro neceseco estas terofitoj.
Tiu estas nova aldono al la Raunkiær-vivoformoklasifiko. Temas pri planto kiu akiras malsekecon ( kvankam ne per haŭstorioj ) kaj nutraĵojn el la aero kaj la pluvo. Ĝi kutime kreskas sur aliaj plantoj sed ne parazitas sur ili [9] . La kategorio inkludas kelkajn Tillandsia-speciojn same kiel Platycerium-filikojn.
La epifitoj estis originale metitaj ĉe la fanerofitoj sed poste estis apartigitaj kaŭze de la nerelevanteco de la grundopozicio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.