Lancfolia plantago aǔ latine (Plantago lanceolata) estas plantspecio kiu apartenas al la familio de la Plantagacoj (Plantaginaceae).
Lancfolia plantago, Plantago lanceolata | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lancfolia plantago (Plantago lanceolata), floraro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lancfolia plantago ‘‘Plantago lanciolata‘‘ = (L.) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Priskribo
La lancfolia plantago estas multjara, herba planto, kiu havas altokreskon de 5 ĝis 50 cm. La multe disbranĉita radikaro kreskas ĝis 60 cm profunden. La bazestarantaj folioj formas rozedon kaj havas tigojn. La integra foliplato estas pinta, mallarĝa kaj lancforma.
La planto floras de majo ĝis septembro. Sur la longa petiolo staras densa, cilindroforma spika floraro. La relative malgrandaj floroj estas duseksaj.
La kromosomnombro estas 2n = 12, malofte 72.[1]
Disvastigejo
La lancfolia plantago origine hejmiĝis en Eǔropo. Intertempe ĝi disvastiĝis tutmonde. Ĝi kreskas ofte en grasherbejoj en parkaj razenoj, en vojoj kaj kampoj.
Ekologio
La lancfolia plantago estas profundradika hemikriptofito. La vegetativa plimultigado okazas per la radikŝosoj. La gluebla semo estas disvastigata de bestoj kaj homo.
Taksonomio
Plantago lanceolata L. havas la sinonimojn: Plantago azorica HOCHST., Plantago hungarica WALDST. & KIT., Plantago sphaerostachya HEGETSCHW., Plantago lanceolata var. sphaerostachya MERT. & W.D.J. KOCH.
Uzado
La folioj estas manĝeblaj, kiel salato.
Gravaj plantaj enhavosubstancoj kaj ties medicina efiko
La planto enhavas iridoid-gliceridojn, ekzemple aǔkubino, katalpolo, asperulosido, ŝlimŝtofoj, taninoj, silika acido, saponino. Ĝi estas milda al tusado.[2] La planta drogo de lancfolia plantago estas uzata kontraǔ kataroj de la spiraj vojoj kaj inflamoj de la buŝo kaj mikozoj. Krome ĝi helpas al malgravaj inflamoj de la haǔto, ekzemple pro insektopikoj, urtika bruliĝo, neǔrodermito kaj simile malgravaj lezoj de la haǔto.[3][4][5][6]
Por fari infuzaĵojn oni kolektas la tutan herbon (la latina nomo por la drogo nomiĝas: Folia Plantaginis lanceolatae.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.