En astronomio, planeda sistemo, planedo-sistemoplanedaro konsistas el diversaj ne-stelaj objektoj orbitantaj ĉirkaŭ stelo, kiel planedoj, nanplanedoj, satelitoj, asteroidoj, meteoroidoj, kometoj kaj kosma polvo.[1][2] La Suno, kune kun ĝia planeda sistemo, inkluzive la Tero, estas konata kiel la Sunsistemo.[3][4]

Thumb
Artista bildo de planeda sistemo

Origino kaj evoluo

Thumb
Artista bildo de protoplaneda disko

Oni kredas ke, ĝenerale, la planedaj sistemoj formiĝas dum la sama procezo kiuj estigas la stelojn. La plej akceptata teorio diras ke protoplaneda disko formiĝas pro gravita kolapso de molekula nubo kaj poste evoluas al planeda sistemo per kolizioj aŭ gravita kaptado.[5]

Tamen, iuj planedaj sistemoj povus formiĝi malsame. Oni malkovris planedojn ĉirkaŭ pulsaroj; steloj kiuj dissendas periodajn eksplodojn el elektromagneta radiado. Pulsaroj formiĝas dum violentaj eksplodaĵoj el supernovaoj, kaj normala planeda sistemo ne supervivus tian eventon; planedoj forvaporiĝus, estus elorbitigitaj pro la gasoj elirantaj el la eksplodaĵo aŭ perdus sian gravitan ligon al la stelo pro la perdo de maso de la stelo. Ekzistas teorio kiu diras ke stel-kunulo povus rezisti tian eksplodaĵon, sed preskaŭ ĝi ekvaporiĝus tial ke post la supernovaj ĝi restus planed-masa. Alia teorio diras ke la planedoj povus formiĝi el la akrecia disko ĉirkaŭ la pulsaro.[6]

Listo de planedaj sistemoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de ekstersunsistemaj planedoj.
Thumb
Artista bildo de malproksima planeda sistemo
Thumb
Nia Sunsistemo compare al la planeda sistemo 55 Cancri
  • Sunsistemo – La Suno kaj ĝia planeda sistemo, la unua malkovrita.
  • PSR B1257+12 – la unua ekstersunsistema planeda sistemo malkovrita, la unua planeda sistemo ĉirkaŭ pulsaro, la unua plur-planeda sistemo .
  • Upsilon Andromedae – la unua plur-planeda sistemo ĉirkaŭ stelo de la ĉefa sekvenco, malkovrita dum aprilo, 1999.
  • PSR B1620-26 – la unua plur-stela planed-sistemomalkovrita.
  • 55 Cancri – la plej granda ekstersunsistema planeda sistemo (5 konataj planedoj je 20 de aprilo, 2010, ankaŭ havas malproksiman stelan kunulon)[7].
  • Gliese 876 – la unua sistemo ĉirkaŭ ruĝa nano.
  • HD 69830 – ĝi ŝajnas enhavi tri neptun-masajn planedojn kaj asteroidan zonon, ĉio ene de 1 AU[8][9].
  • 2M1207 – la unua rekte bildigita sistemo kaj la unua malkovrita planedo ĉirkaŭ bruna nano[10].
  • Gliese 581 – la unua ekstersunsistema planeda sistemo kiu entenas super-Teron ene de la enloĝebla zono (Gliese 581 d)[11].
  • Mu Arae – La plej proksima planedo de la sistemo estis la unua “varma Neptuno” malkovrita.
  • HD 188753 – La unua planeda sistemo ĉirkaŭ triobla stelo.
  • HD 37124
  • HD 12661
  • HD 73526
  • 47 Ursae Majoris
  • Epsilon Eridani
  • 14 Herculis
  • Ŭ Tau A
  • Kepler-11 - La unua ekstersunsistema planeda sistemo kiu entenas 7 planedojn.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.