From Wikipedia, the free encyclopedia
Pisonia grandis, aŭ trivialnome ungego de la diablo, estas specio de florplanta arbo ene de la Niktaginacoj (Nyctaginaceae), kiel Bugenvilo.
Pisonia grandis | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pisonia grandis R.BR. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La arbo havas larĝajn maldikajn foliojn kaj portas verdajn, odorantajn florojn. La arbo ofte reproduktiĝas vegetative.
Pisonia- arboj disvastiĝis de la koralgolfoj en la Hinda kaj Pacifika oceanoj. La specioj dominas la flaŭron de la golfoj. Pisonia kreskas sur strandoj ĝis alteco de 20 m.
Pisonia arbaroj estas bonaj nestolokoj por marbirdoj. Unu el la plej bonaj restantaj Pisonia-arbaroj estis sur Palmira atolo.
La insulo Sankta Petro, kiu apartenas al la Farquhar-grupo de la Sejŝeloj, iam estis kovrata de Pisonia grandis-arbaro. La arbaro malaperis dum la ekspluatado de guano inter 1906 kaj 1972. La natura vegetaĵo detruiĝis pro la forpreno de guano kaj la insuloj fariĝis malfekundaj.
La folioj estas tradicie uzataj kiel folilegomoj en kelkaj landoj. Tiu estas parto de la tradicia Maldiva kuirarto en menuoj kiel por mas huni.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.